Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
=== Turo ===
La [[turo]] de la katedralo staras sur la [[navokruciĝo]] kaj nomiĝas laŭ la sonorilego troviĝanta en ĝi ''Bell Harry''. La konstruo komenciĝis en 1494 kaj daŭris ĝis finfaro en 1504. La volbo bildigas blazonojn de personoj kontribuintaj por la konstruo de la turo. Estas aparte Kardinalo John Morton kaj prioro Thomas Goldstone.
=== Ĥorejo ===
Post brulego en 1174 oni novkonstruis la [[ĥorejo]]n laŭ gotika stilo. Monaĥo kaj kronikisto Gervasius raportas, ke kunvenis komitato el ekleziuloj, kunvokante diversajn arĥitektojn, kiuj tamen ne povis interkonsenti pri konstruplano. Finfine oni venigis la francan arĥitekton Vilhelmo de Sens. Tiu ĉi enigis en sian verkon influojn de frua franca gotiko, inter alie de la katedraloj de [[katedralo de Sens|Sens]] kaj [[katedralo de Sankta Denizo|Sankta Denizo]]. Li tamen ne plenumis la arĥitekturaĵon, por kiu partoj de la malnova, brulruinigita ĥorejo devis estis malkonstruataj. En 1178 li falegis de sur konstruoskafaldo kaj estis grave vundata. Kelkan tempon li direktis la konstruadon ekde la malsanula lito, ĝis kiam li finfine revenis al Francujo, kie li mortis 1180. Posteulo de Vilhelmo de Sens fariĝis Vilhelmo la Anglo. Li direktis la finkonstruadon de la ĥorejo kaj la rondan ĥorejan kapon.
=== Transversaj navoj ===
 
== Referencoj ==