Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48:
Post brulego en 1174 oni novkonstruis la [[ĥorejo]]n laŭ gotika stilo. Monaĥo kaj kronikisto Gervasius raportas, ke kunvenis komitato el ekleziuloj, kunvokante diversajn arĥitektojn, kiuj tamen ne povis interkonsenti pri konstruplano. Finfine oni venigis la francan arĥitekton Vilhelmo de Sens. Tiu ĉi enigis en sian verkon influojn de frua franca gotiko, inter alie de la katedraloj de [[katedralo de Sens|Sens]] kaj [[katedralo de Sankta Denizo|Sankta Denizo]]. Li tamen ne plenumis la arĥitekturaĵon, por kiu partoj de la malnova, brulruinigita ĥorejo devis estis malkonstruataj. En 1178 li falegis de sur konstruoskafaldo kaj estis grave vundata. Kelkan tempon li direktis la konstruadon ekde la malsanula lito, ĝis kiam li finfine revenis al Francujo, kie li mortis 1180. Posteulo de Vilhelmo de Sens fariĝis Vilhelmo la Anglo. Li direktis la finkonstruadon de la ĥorejo kaj la rondan ĥorejan kapon.
=== Transversaj navoj ===
La katedralo montras kiel unua la anglan apartaĵon de la du transversaj navoj. La orienta transversa navo ekestis je la alikonstruo fare de Vilhelmo de Sens kaj Vilhelmo la Anglo pli hazarde, ĉar la iama ĥoreja finaĵo kun la tri absidoj estis plilongigata orienten, tiel ke la du flankaj absidoj nun formis plian transversan navon. La vitraloj devenas de la 12-a jarcento kaj montras scenoj el la Nova kaj Malnova Testamentoj.
[[dosiero:Canterbury - Glasfenster im Kapitelsaal der Kathedrale von Canterbury.jpg|eta|Vitralo en la kapitulejo]]
== Gravaj okazintaĵoj ==
Lige ligitaj kun la historio de urbo kaj katedralo estas precipe la okazintaĵoj ĉirkaŭ [[Thomas Becket]], ĉefepiskopo, kiun en 1170 kvar kavaliroj de reĝo [[Henriko la 2-a (Anglujo)|Henriko la 2-a]] murdis en la katedralo. Jam mallonge post sia morto Becket estis adorata kiel [[martiro]], liaj [[relikvo]]j fariĝis kultobjektoj, kaj jam en 1173 Becket sanktiĝis kiel Sankta Tomaso.
 
== Referencoj ==