Gopinath Kaviraj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
kelkaj kompletigoj laŭ angla vikipedio
Linio 2:
 
==[[Scienco]]==
En gepatra [[vilaĝo]] frekventis [[angla]]linvan lernejon, kaj poste edukiĝis en [[Dako]]. En 1906 daŭrigis studojn en [[Ĝajpuro]] ([[Raĝastano]]), elektante por si la lokon liberan de [[malario]], je kiu li pli frue ekmalsanis. Post kvar jaroj iris al Varanasio, kie studis en Queens College (Sanskrita Universitato) sub gvido de d-ro Artur Venis, ĉe kiu pasigis ekzamenojn i.a. pri [[paleografio]], [[numismatiko]] kaj [[fonetiko]]. Ĉe profesoro Norman studis [[prakrito|prakritan]] kaj [[palia lingvo|palian]] literaturon kaj ankaŭ [[gramatiko]]n, krome lernis la [[germana]]n kaj la [[franca]]n. Ĉe pandito Vamaĉarana Bhattaĉarja studis filozofion de njaja kaj [[vedanto]]n. Dum postdiplomaj studoj specialiĝis pri [[roko|rokaj]] surskriboj de [[Aŝoko]] kaj en [[skribo]] de [[Gupta imperio|Guptoj]].
 
==Laboro==
Post fondo de scienca [[biblioteko]] [[Sarasvati]]-Bhavan en 1914 iĝis ĝia direktoro, kie ankaŭ instruis [[sanskrito]]n. Li verkis artikolojn en nove fondita Historia Societo en [[Utar-Pradeŝo]]. Kune kun d-ro Venis komencis eldoni du seriajn publikaĵojn: ''Sarasvati Bhavan Texts'' kaj ''Sarasvati Bhavan Studies''. En 1924 iĝas direktoro de Government Sanskrit College (Sanskrita Universitato). En 1937 maldungiĝis pro ekmalsaniĝo je [[beribero]]. Kiel [[guruo]] grihastho en propra domo transdonis [[spiriteco|spiritan]] sciencon kaj [[kulturo]]n kun [[Vedoj|veda]] scio. Li mem la plej valoran [[inico]]n pri [[suno|suna]] scio ricevis de Ŝri Visiuddhananda Paramahansa, ĉe kiu pli frue ekkonis [[jogo]]n. Siajn instruistoj priskribis en libro ''Renkontoj kun [[sadhuo]]j kaj ĉeesto kun sanktuloj''. Enamiĝinta en sankta urbo Varanasio en postaj jaroj de sia vivo iĝis adepto de [[Anandamaji Ma]].
 
==Publikaĵoj==
Ekster sanskrito ofte verkis [[bengale]], en [[hindi]] kaj en la [[angla]], kiel ekz. ĉapitron pri filozofio de ŝaktoj en ''History of Philosophy Eastern and Western'', ''Bibliography of Nyaya Vaisheshika Literature'' kaj ''The Aspects of Indian Thought''. Premion de Sahitya Akademi en 1965 ricevis pro la libro ''Tāntrik vānmay mem śākta drsti''.
 
==FontoBibliografio==
Laŭ enkonduko al pretigata por preso [[pola|pollingva]] libro de* Gopinath KaviraĝKawiradż, ''Pogląd siaktyjski w literaturze tantrycznej'' (Ŝakta vidpunkto en tantrisma literaturo), traduko de [[Anna Rucińska]], [[Warszawa]] 2014, p. 433 ISBN 978-83-938477-3-0
* Manishi ki Lokyatra - Dr Bhagavati pandit Singh, 3-a eldono 1987 en Vishvavidyalaja Prakashan Varansi - modela biografio en [[hindi]]
 
{{Vivtempo|1887|1976|Kaviraj, Gopinath}}
[[Kategorio:Barataj filozofoj]] [[Kategorio:Joganoj]]