Miĉigano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 138 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1166)
Usonano (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 36:
'''Miĉigano''' (ankaŭ '''Miŝigano''') ([[angla lingvo|angle]] ''Michigan'' [MI-ŝi-gan]) estas [[ŝtato]] de [[Usono]]. Ĝi fariĝis la 26-a ŝtato de Usono je la [[26-a de januaro]] [[1837]]. Tieaj [[Esperanto|Esperantistoj]] preferas la formon "Miĉigano" ĉar tiu pli imitas la literumon de la nomo, dum "Miŝigano" imitas la elparolon.
 
La nomo deriviĝis el Lago [[Miĉigano (lago)|Lago Miĉigano]], kies nomo venis el la [[oĝibva lingvo|oĝibva]] vorto ''mejĉigama'', kiu signifas "granda akvo". Miĉigano tuŝas kvar el la kvin [[Grandaj Lagoj]], kaj havas la plej longan akvo-bordon en la [[Koheraj subŝtatoj (Usono)|48-ŝtata regiono]] de Usono, kaj pli da plezur-boatoj ol ĉiu alia ŝtato.
 
Miĉigano estas plej fama pro sia rolo kiel la naskiĝloko de la [[aŭto]]mobila industrio. Cetere, ĝi estas vigla turisma celloko, kiu logas feriantojn al [[Traverse City (Miĉigano)|Traverse City]], [[Insulo Makinaŭo]], [[Saugatuck (Miĉigano)|Saŭgatuko]] kaj la [[Supra Duoninsulo de Miĉigano|Supra Duoninsulo]]. Vizitantoj venas de Usono kaj [[Kanado]] por ripozi, ĉasi bestojn kaj spekti belan naturan pejzaĝon.