Reĝlando Burgonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''reĝlando Burgonjo''' ekestis per la dividoj de la franka imperio. En 561 ĝis 584 kaj 639 ĝis 737 estis ekestintaj frankaj subreĝlandoj en Burgonjo, kiu komence fali...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''reĝlando Burgonjo''' ekestis per la dividoj de la [[franka imperio]]. En 561 ĝis 584 kaj 639 ĝis 737 estis ekestintaj frankaj subreĝlandoj en Burgonjo, kiu komence falis al [[Neŭstrio]], poste denove al la kompleta imperio. Finfine ekestis denove reĝlando el tiuj partoj de la antaŭa karolida regnoparto Burgonjo, kiu je la divido de la franka imperio en 843 laŭ la [[traktato de Verdun]] kiel ''lotharii regnum'' (Lotara regno) iris al [[imperiestro]] Lotaro la 1-a (do tuta Burgonjo escepte la nuna regiono nomata [[Burgonjo]] en la mezo de nuna [[Francujo]], kiu en 843 iris al la [[okcidentfranka imperio]]).
== Ekesto kaj evoluo ==
La reĝlando Burgonjo evoluis en tri fazoj:
=== Karolidaj dividoj de la imperio ===
* Lotaro la 1-a dispartigis mallonge antaŭ sia morto en la jaro 855 sian imperion disdonante la partojn al siaj filoj (divido de [[Prüm]]). La burgonjajn imperiajn partojn ricevis Karlo, kune kun Provenco.
* Karlo mortis en 863, post kio liaj fratoh inter si disdonis la novan imperion: La pli postan [[franĉkonteo|Libergraflandon Burgonjo]], okcidentan Svisujon, la regionon ĉirkaŭ [[Liono]] kaj [[Vienne (Isère)|Vienne]] same kiel la malsupran valon dekstrabordan de la [[Rodano]] iris al la [[Loreno|lorena]] reĝo Lotaro la 2-a, la [[Kantono Valezo|Valezo]], [[Savojo]], [[Daŭfenio]] kaj [[Provenco]] al la itala reĝo Ludoviko la 2-a.
* Kiam en 869 ankaŭ mortis Lotaro la 2-a (Loreno), liaj onkloj, [[Karlo la Kalva]] (kiu regis la okcidentfrankan imperion) kaj [[Ludoviko la Germano]] (kiu regis la orientfrankan regnon), dispartigis inter si ties parton de Burgonjo laŭ la kontrakto de ([[Meerssen]]) de 870: Karlo la Kalva akiris la rodanovalon, Ludoviko la Germano okcidentan Svisujon kaj partojn de la franca [[Ĵuraso (montaro)|Juraso]].
* Kiam 875 mortis ankaŭ Ludoviko la 2-a, Karlo la Kalva akiris ankaŭ ties imperion kune kun la partoj, kiuj Ludoviko la 2-a estis ricevinta en 863.
== Literaturo ==
* Laetitia Boehm: ''Geschichte Burgunds''. 2-a eldono. Kohlhammer, Stutgarto 1979.