Reĝlando Burgonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
* Grafo Hugo de Provenco, regento ekde 905, reĝo de Malalta Burgonjo 924–947, estis ekde la retiriĝo de Rudolfo la 2-a de Alta Burgonjo en la jaro 926 samtempe reĝo de Italujo; en 930 li translasis al Rudolfo sian malalt-burgonjan kernlandon. En 933 Hugo promesis sian filon Lotaro al la filino de Rudolfo Adelhejda kiel edzo. Post la morto de Rudolfo en 937 Hugo denove starigis postulon pri Alta Burgonjo, sed ne sukcesis realigi ĝin pro la subteno de la tiea nova reĝo Konrado fare de la [[duklando Saksujo|saksa duko]] kaj [[Reĝo de la romanoj|romia-germana reĝo]] [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 1-a]].
* La filo de Hugo Lotaro la 2-a estis kunregento ekde 931 kaj post la morto de Hugo en la jaro 948 reĝo de [[Italujo]]. Li edzinigis en 947 la tiam 16-jaran Adelhejdan de Alta Burgonjo al li promesitan, mortis tamen la 22-an de novembro 950. Berengaro la 2-a von Ivrea malliberigis Adelhejdan en Italujo kaj deklaris sin la 15-an de decembro 950 reĝo de Italujo. Ĉar Adelhejda tamen ne nur estis la (ne jam 20-jara) vidvino de la itala reĝo, sed ankaŭ la nevino de Ida de [[Ŝvabujo]], edzino de Liudolf, la filo de Oto, Oto vojaĝis kun sia militistaro septembron de 951 al Italujo; Oto estis interesata, interveni en la konflikton en Italujo, ĉar li kiel vidvo – lia edzino [[Edgita]] estis mortinta en 946 – havis la eblecon edzinigi Adelhejdan kaj per tio plietendi sian regecon. Oto kondukis Adelhejdan de sia [[rifuĝfortikaĵo]] Kanoso al [[Pavia]], kie li edzinigis ŝin en oktobro de 951.
==== Alta Burgonjo ====
[[dosiero:Alamannien Hochburgund ca 1000.png|eta|Alemanujo kaj Alta Burgonjo en la 10-a kaj 11-a jarcentoj]]
 
== Literaturo ==