Atrio: Malsamoj inter versioj

2 186 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
Je hispanaj konstruaĵoj de la [[renesanco]] el tio evoluis la ''[[korto|patio]]''. Nuntempe arĥitektoj nomas atrio ankaŭ korton tegmentitan per vitro.
== Konstruformoj ==
[[Vitruvio]] nomas entute kvin konstruformojn, je kio oni povas ordigi ilin en atriojn kun kaj sen tegmenta malfermaĵo. Atrio sen malfermaĵo, ja la pli malnova konstruformo, nomiĝas ''atrium testudinatum'' – nomo devena el la latina vorto ''testudo''. La aliaj formoj estas atrioj kun malfermaĵo; tiu inter si malsamas laŭ konstrumaniero.
 
Je la konstrumaniero, kiun Vitruvio nomas ''atrium tuscanicum'' ([[etruskoj|etruska]] atrio), la tegmenon portas du masivaj lignotraboj, sur kiuj transverse estas enigitaj pliaj du traboj. El tio evoluis interna ĉambro supren parte malferma, kies tegmenton portis kolonoj aŭ pilastroj. Atrio kun nur kvar kolonoj nomiĝas ''atrium tetrastylicum'' (kvarkolona atrio), atrio kun malfermaĵo portata de multaj kolonoj nomiĝas ''atrium corinthicum'' (korinta atrio).
 
Plej vaste disvastiĝinta estis malgraŭ la multkosta trabokonstruaĵo la ''atrium tuscanicum'', ĉar ĝi ebligis liberan rigardon ekde la [[tablino]] aŭ pli mlfrue ĝis en la [[peristilo]].
<gallery perrow="3">
Atrium tuscanicum.png|Atrium tuscanicum
Atrium tetrastylicum.png|Atrium tetrastylicum
Atrium corinthicum.png|Atrium corinthicum
</gallery>
== Tegmento ==
La tegmento plejofte havis la vormon de ''atrium impluviatum'' kun internen klinita tegmenta deklivo. Sub la rezulta rektangula tegmenta malfermaĵo – la ''Compluvium'' – troviĝis same rektangula akvobaseno – la ''impluvium'' – kiu kolektis kaj kondukis la pluvakvon en [[cisterno]]n. Se la atrio ne estis uzata samtempe por kolektado de pluvakvo, la tegmento ankaŭ povis esti klinata eksteren. Ĉikaze ĝi nomiĝas ''atrium displuviatum''. Tio havis laŭ Vitruvio la malavantaĝon, ke la tegmentaj defluiloj vertikalaj (lat. ''fistula'') ne povis sufiĉe rapide enpreni la akvon de la tegmentaj defluiloj horizontalaj (lat. ''canalis''), kaj tial la akvo fluis malsupren laŭ la muroj, difektante ilin.
 
Ekzistas en pli mlagrandaj domoj ankaŭ komplete subtegmentaj atrioj sen ''compluvium'', kiuj nomiĝas ''atrium testudinatum'' (vidu supre).
<gallery perrow="2">
Atrium impluviatumum.png|Atrium impluviatum
Atrium displuviatumum.png|Atrium displuviatum
</gallery>
 
== Literaturo ==
*August Mau: ''Atrium''. In: ''Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft'' (RE). volumo II,2, Stutgarto 1896, kol. 2146–2148.
25 926

redaktoj