Raŭmismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de Dima41 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Addbot
+ citaĵo el la Manifesto de Raŭmo
Linio 1:
'''Raŭmismo''' estas ideologio fontinta el la [[Manifesto de Raŭmo]] ([[1980]]),; tiu kiumanifesto kritikis la celojn de la tradicia [[Esperanto-movado]] kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". La kritiko de la "praceloj" en la Manifesto asertas i. a., ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj" kaj ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj".

Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"<ref> [http://www.esperantio.net/index.php?id=8 Raŭmismo]</ref>.
 
Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "[[Literatura Foiro]]", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la [[Civito de Esperantio|Esperanta Civito]] en aŭgusto [[1998]], kvankam unu kunverkinto de la Manifesto ([[Jouko Lindstedt]], eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de [[LF-koop]], la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud [[Varsovio]] [[1984]], la [[Konkludoj de Segedo]] [[1988]].