Kantono Neŭŝatelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
== Historio ==
Neŭŝatelo estis ĝis komence de la 19-a jarcento princlando, kiu unuflanke estis aliĝinta loko de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj aliflanke princlando en la posedo de la [[Hohencolernoj]]. Per la morto de
la princino [[Marie de Nemours]] formortis la nobela familio [[Orléans-Longueville]] kakaj la princlando falis al la prusa reĝo [[Frederiko la 1-a (Prusio)|Frederiko la 1-a]] (1707). Dum la [[Franca Revolucio]] de [[1792]] Neŭŝatelo deklaris, ke ĝi apartenas pli al la [[Svisa Ĵurkomunumo]] ol al [[Prusio]]. En la jaro [[1794]] la urbo [[La Chaux-de-Fonds]] estis komplete detruita per brulego kaj poste rekonstruita laŭ tute nova plano. Pro la paco inter Prusio kaj Francio de [[1795]] Neuŝatelo dum la Napoleona epoko en la jaro [[1797]] ne estis okupita kaj ne aligita al la [[Helveta Respubliko]]. Nur la 15-an de feburaro [[1806]] la prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] koncedis la Princlandon Neŭŝatelo al [[Napoleono la 1-a]]. Post la falo de Napoleono la 1-a en la jaro [[1814]] la Princlando Neŭŝatelo revenis al la reĝo de Prusio, kiu donis al ĝi novan konstitucion. Surbaze de la kontrakto de la federacia kontrakto de la 9-a de septembro 1814 la Princlando Neŭŝatelo aliĝis kiel kantono al la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. La [[Viena Kongreso]] rekonis en la jaro [[1815]] Neŭsatelon samtempe kiel prusan princlandon kaj svisan kantonon. Tiu duobla rolo ne daŭre povis funkcii kaj Neŭŝatelo donis al si en la jaro [[1831]] respublikan konstitucion. La prusa reĝolando protestis kontraŭ tio, tamen ĝi nenion entreprenis. Revolucio okazis la unuan de marto [[1848]] kun komenco la 29an de februaro en [[Le Locle]]. Per marŝado tra [[La Chaux-de-Fonds]] al [[Neuchâtel]] kun la trikolora respublika flago homoj alvenis al la ĉefurbo kaj postulis foriron de la reprezentanto de la prusa reĝo. Sensanga revolucio. Neŭsatelo nun donis al si la nomon ''Respubliko kaj Kantono Neŭŝatelo''. La 2-an de septembro [[1856]] reĝistoj provis puĉon kontraŭ la respublika registaro kaj konkeris la Kastelon Neŭŝatelo hisante la nigra-blankan prusan flagon. La puĉo tamen malsukcesis kaj la respublikanoj enkarcerigis la reĝistojn. La prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 4-a]] postulis, ke la [[Svisa Konfederacio]] liberigu la puĉistojn, sed la svisa registaro tion rifuzis, pro kio Prusio minacis Svislandon per milito. La svisa generalo [[Guillaume-Henri Dufour]] sendis trupojn al la limo por pretigi Svislandon kontraŭ prusa atako, sed danke al perado de [[Napoleono la 3-a]], kiu vivis dum jaroj en orienta Svislando, la prusa reĝo rezignis definitive pri Neŭsatelo per la Kontrakto de Parizo de la 26-a de majo [[1857]].
Pro la revolucio de [[1848]] la unua de marto estas feritago en la respubliko kaj kantono Neŭŝatelo.