Reĝlando Burgonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
=== Karolidaj dividoj de la imperio ===
* Lotaro la 1-a dispartigis mallonge antaŭ sia morto en la jaro 855 sian imperion disdonante la partojn al siaj filoj (divido de [[Prüm]]). La burgonjajn imperiajn partojn ricevis Karlo, kune kun Provenco.
* Karlo mortis en 863, post kio liaj fratohfratoj inter si disdonis la novan imperion: La pli postan [[franĉkonteo|Libergraflandon Burgonjo]], okcidentan Svisujon, la regionon ĉirkaŭ [[Liono]] kaj [[Vienne (Isère)|Vienne]] same kiel la malsupran valon dekstrabordan de la [[Rodano]] iris al la [[Loreno|lorena]] reĝo Lotaro la 2-a, la [[Kantono Valezo|Valezo]], [[Savojo]], [[Daŭfenio]] kaj [[Provenco]] al la itala reĝo Ludoviko la 2-a.
* Kiam en 869 ankaŭ mortis Lotaro la 2-a (Loreno), liaj onkloj, [[Karlo la Kalva]] (kiu regis la okcidentfrankan imperion) kaj [[Ludoviko la Germano]] (kiu regis la orientfrankan regnon), dispartigis inter si ties parton de Burgonjo laŭ la kontrakto de ([[Meerssen]]) de 870: Karlo la Kalva akiris la rodanovalon, Ludoviko la Germano okcidentan Svisujon kaj partojn de la franca [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]].
* Kiam 875 mortis ankaŭ Ludoviko la 2-a, Karlo la Kalva akiris ankaŭ ties imperion kune kun la partoj, kiuj Ludoviko la 2-a estis ricevinta en 863.