Husejn Al-Amily: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e polureto
Linio 3:
Li lernis esperanton memstare en 1966 kaj ekde tiam senĉese li aktivis diversmaniere per kaj pri la lingvo. Li verkis kelkajn librojn kaj multajn artikolojn en Esperanto, pleje pri [[araba kulturo]].
 
Pro malemo aliĝi al la reganta Partio kaj pro registara malamo de esperanto, oni malliberigis lin kelkajn monatojn. Pri tiu mallibereja sperto li verkis libreton ''En la mallumo mi vidis lumon''. Poste, pro pluaj minacoj li devis forlasi la landon, kaj dum kelkaj jaroj li vagadis en diversajn landojn ĝis li alvenis en [[Britio]]n, kiun li prenis keilkiel duan hejmlandon. Kvin jarojn li estis sekretario de la [[Londona Esperanto-Klubo]].
 
Li ege interesiĝas pri arabaj [[proverbo]]j kaj tradiciaj arabaj [[anekdoto]]j, de kiuj li kompilis antologion eldonitan en pluraj versioj kaj lingvoj. La esperantan version - ''La Trezoro'' - eldonis la [[Komisiono MONA|Araba Komisiono]] de la [[Universala Esperanto-Asocio]] en 2008. Inter aliaj verkoj li tradukis esperanten la [[Kodekso de Hamurabi]] kaj en la araban ''The Intelligent Woman's Guide to Socialism'' (''La gvidilo de la inteligentulino pri la socialismo'') de [[George Bernard Shaw]].