Dioptrio: Malsamoj inter versioj

mezurunuo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:54, 25 sep. 2014

La dioptrio (simbolo dpt) estas la mezurunuo de la refrakta kapablo de lenso aŭ optika sistemo. Unu dioptrio estas difinita kiel 1 dpt = 1 m−1. La dioptrio estas derivita mezurunuo en la Internacia sistemo de unuoj.

Positiva lenso; f estas la fokusdistanco
Miopa okulo kun korektanta lenso

La nombro de dioptrioj de lenso aŭ optika sistemo egalas al inverso de la fokusdistanco mezurata en metroj:

Ekzemplo

Por la lenso de homa okulo la fokusdistanco egalas al proksimume fnorm = 17 mm kaj je tiu distanco en normala okulo troviĝas la retino, kie la lumradioj konverĝas. Ĉe miopeco la okulo estas plej ofte iom pli longa ol normale. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĝas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon. Por estigi klarkonturan bildon necesas pli granda fokusdistanco. Oni supozas ekzemple, ke la okulo estu pli longa je unu milimetro kaj sekve necesas fokusdistanco egala al f = 18 mm. Por pligrandigi la fokusdistancon necesas diverĝiga lenso kun taŭga fokusdistanco fkor. Por la sistemo kunmetita el du lensoj validas proksimume [1]:

  , el kio
 ,

kie la signo minus rilatas al diverĝiga lenso.

Por ĝuste korekti la miopecon de la ekzemplo estas uzata lenso negativa (konkava) kun 3,25 dioptrioj, ĉar la lensoj disponeblas nur en ŝtupoj de 0,25 dioptrioj.


Referencoj

  1. Precize estus necese konsideri ankaŭ la distancon inter la du lensoj sed en ĉi tiu kazo ĝia kontribuo ne gravas ĉar la korektanta lenso estas malforta.