Nikolaj Evstifejev: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon Nikolai Evstifejev al Nikolaj Evstifejev
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Nikolaj P. EVSTIFEJEV''' ([[cirile]] Николай Евстифеев<!-- sen patronomo, vidu la diskutpaĝan dubon-->) estis rusa esperantisto. Li estis malnova Esperantisto, (jam aktiva ĉ. la jaro 1890), kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto. Inter alie li kunlaboris je [[L' Esperantiste]], [[Juna Esperantisto]], [[&#268;eský Esperantista]], [[Literatura Almanako de Lingvo Internacia]], [[Scienca Revuo]] ktp. Li vizitis [[Theodor Čejka|Theodoron Čejka-n]] en printempo 1902 kaj estis la unua fremdulo, kun kiu Čejka parolis Esperante. En 1905 li elektiĝis membro de la [[Lingva Komitato]], kaj en 1907 li eldonis kun slovaka kuracisto, tolstojano [[Albert Škarvan]] la unuan lernolibron de Esperanto por slovakoj. Kiam el la pli ol 100-membra [[Lingva Komitato]] en 1908 elektiĝis nur 12-persona Akademio, li estis inter la 12 akademianoj. Inter la jaroj [[1908]] ĝis [[1910]] li loĝis en [[Sofio]] kaj tre multe laboris por la Bulgara movado. En [[1909]] li vizitis [[Beogrado]]n kaj faris propagandon por la Internacia Lingvo tie.
 
Li tre monhelpis la movadon per abono de revuoj al grupoj, helpoj al vojaĝoj de propagandistoj, ktp. Dum la okazaĵo de [[Delegacio por alpreno de la lingvo internacia]], li multajn subskribojn havigis kaj monsubtenis [[Louis Couturat]] (kiu devus labori por Esperanto) per pluraj mil frankoj.