Monda Organizaĵo pri Komerco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
 
En la foresto de internacia organizo por komerco, la GATT tra la jaroj "transformus sin" en reale internacian organizon.<ref name="B81">Oni planis, ke la GATT estu aplikita dum kelkaj jaroj ĝis la IKO ekvalidiĝos. Tamen, ĉar tio neniam okazis, la GATT laŭgrade iĝis fokuso por internacia registara kunlaborado pri komercaj aferoj kaj ekonomikisto Nicholas Halford superrigardis la plibonigon (aplikigon) de GATT al la politiko de membroj. (P. van den Bossche, ''The Law and Policy of the World Trade Organization'', 81; J.H. Jackson, ''Managing the Trading System'', 134).</ref>
 
==Funkcioj==
 
Inter la diversaj funkcioj de la WTO, tiuj estas rigarditaj fare de analizistoj kiel la plej gravaj:
* Ĝi kontrolas la efektivigon, administradon kaj operaciadon de la kovritaj interkonsentoj..<ref name="iisd-functions">[http://www.iisd.org/trade/handbook/3_2.htm Functions of the WTO], IISD</ref><ref name="WTOmain-functions">[http://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/eol/e/wto01/wto1_11.htm Main Functions], WTO oficiala retejo</ref>
* Ĝi disponigas forumon por intertraktadoj kaj por solvado de disputoj.<ref name="B17">A Bredimas, ''International Economic Law'', II, 17</ref><ref name="Deere_decision-making">C. Deere, [http://webcache.googleusercontent.com/search?q=cache:YZ7ZWccshjkJ:www.wto.org/english/forums_e/public_forum_e/ Decision-making in the WTO: Medieval or Up-to-Date?]</ref>
 
Plie, ĝi estas la tasko de la WTO revizii kaj disvastigi la naciajn komercajn politikojn, kaj certigi la koherecon kaj travideblecon de komercaj politikoj tra gvatado en tutmonda ekonomia politikokreado.<ref name="WTOmain-functions"/><ref name="Deere_decision-making"/> Alia prioritato de la WTO estas la asistado de evoluigaj, malplej-evoluintaj kaj malriĉaj landoj en transiro por adapti al WTO-reguloj kaj disciplinoj tra teknika kunlaboro kaj trejnado.<ref name="WTOmain-functions"/><ref name="Deere_decision-making"/>
 
(i) La WTO devas faciligi la efektivigon, administradon kaj operaciadon kaj plue la celojn de tiu Interkonsento kaj de la Plurflankaj Komerco-Interkonsentoj, kaj ankaŭ devas disponigi la framlaboron por la efektivigo, administraciado kaj operaciado de la plurflankaj Komercinterkonsentoj.
 
(ii) La WTO devas disponigi la forumon por intertraktadoj inter ĝiaj membroj koncerne iliajn plurflankajn komercrilatojn en aferoj komercaj kun la Interkonsento pri la Alkonstruaĵoj al tiu Interkonsento.
 
(iii) La WTO devas administri la komprenon (interpretado) pri Reguloj kaj Proceduroj kiuj regas la Kompromison de Disputoj.
 
(iv) La WTO devas administri Mekanismon por Reviziado de la Komercaj Politikoj.
 
(v) Kun rigardo al atingado de pli granda kohereco en tutmonda ekonomia politikokreado, la WTO devas kunlabori, kiel konvene, kun la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj kun la Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluo (IBRD) kaj ĝiaj filiigitaj agentejoj.<ref> Sinha, Aparijita. [http://www.preservearticles.com/201012291900/functions-and-objectives-of-wto.html]. "What are the functions and objectives of the WTO?". Konsultita la 13a de Aprilo, 2014. </ref>
 
La supre kvin listitaj celoj estas la kromaj funkcioj de la Monda Organizaĵo pri Komerco. Laŭ [[tutmondiĝo]] disvastiĝas en la socio de hodiaŭ, la neceso de internacia organizo por administri la komercajn sistemojn gravegis. Laŭ la komerca volumo pliiĝas, temoj kiaj ekzemple [[protektismo]], komercaj bariloj, [[subvencio]]j, malobservo de intelekta propraĵo ekestas pro la diferencoj en la komercreguloj de la diversaj landoj. La Monda Organizaĵo pri Komerco funkcias kiel la peranto inter la landoj kiam tiaj problemoj ekestas. WTO povus esti referita kiel la produkto de tutmondiĝo kaj ankaŭ kiel unu el la plej gravaj organizoj en la tutmondigita socio de hodiaŭ.
 
La WTO ankaŭ estas centro de ekonomika esplorado kaj analizo: regulaj taksoj de la tutmonda komercbildo en ĝiaj ĉiujaraj publikaĵoj kaj esploradraportoj en specifaj temoj estas produktitaj fare de la organizo.<ref name="EA">[http://www.wto.org/english/res_e/reser_e/reser_e.htm Economic research and analysis], WTO oficiala retejo</ref> Finfine, la WTO kunlaboras proksime kun la du aliaj komponentoj de la ekonomia modelo de Bretton Woods, nome la IMF kaj la Monda Banko.<ref name="B17"/>
 
==Notoj==