Eleŭzisaj Misteroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Ligilo
Linio 16:
En la 15ª tago la inicitoj kunsidis kaj, post la instruado de la ''mistagogo'', la ''hierokerikso'', la sakrala heroldo, rememorigis al ili la malpermesaĵojn, kiuj malebligis la inicadon. La 16ª tago estis konsekrita al la ĝenerala purigado: je la ripeta elvoko de la ''mistagogo'', αλαδε, μύσται, ''ek al la maro, inicitoj''!, ĉiuj ekkuris por purigi sin en la salakvoj de [[Pozidono]]. Ĉiuj plonĝis en la maro, tenante enmane porkidon, kiu estis oferbuĉita omaĝe al la du diinoj, kiel faciliga ofero. Oni devas rememori, ĉi tie, ke tia oferbuĉo celis al fekundeco, ĉar la greka vorto κοιρος (''koiros'') signifis tiel porkon, kiel ankaŭ la inan generan organon. En la 17ª kaj 18ª tagoj oni interrompis la antaŭfarajn ritojn, almenaŭ ekde la [[5-a jarcento a.K.]], ĉar oni celebris la kulton de [[Asklepio]]. La 19ª tago signalis la finon de la publikaj ceremonioj: je la mateniĝo granda procesio ekiris de Ateno. Inicitoj, novuloj kaj granda homamaso akompanis la sacerdotinojn, kiuj rekondukis al [[Eleŭziso]] la sakralajn objektojn alportitajn de la ''efeboj'' en la 14ª tago.
 
Kvazaŭ kapo de tiu gaja kaj brua procesio, iris veturilo kun la statuo de [[Iako]] (epiteto de [[Dionizo]]), kune kun ĝia respektiva sacerdoto, meze de entuziasmigaj elvokoj: Ιακχε, ώ Ιακχε! ''Iako, ho Iako''! (Iako estis mistika nomo de Dionizo en la eleŭzisaj misteroj. Temas pri rita elvoko de la inicitoj kaj ĉi tiu elvoko fariĝis nomo de la dio. Eble [[Iako]] estis [[dajmono]], peranto inter Dionizo kaj [[Demetra]]). Vespere la procesio atingis la riveron [[KefisoCefizo]] kaj, transirante ponton, kelkaj maskitaj inicitoj diris insultaĵojn kontraŭ potenculoj kaj eĉ kontraŭ aliaj inicitoj. Tiaj insultoj sur la ponto nomiĝis γεφυρισμοί (''gefirismoj'' – oni ne bone komprenas la signifon de tiuj skoldoj sur la ponto de la rivero [[Kefiso]]Cefizo). Nokte, kun torĉoj enmane, la inicitoj alvenis [[Eleŭziso]]n. Eble ili pasigis parton de la nokto dancante kaj kantante omaĝe al la du diinoj. La 20ª tago estis konsekrita al rigora [[fasto]] kaj sinoferoj, sed pri tio, kio okazis en la interno de la sanktejo kaj en la τελεστήριον, ''telesteriono'', loko en la sanktejo, kie konsumiĝis la misteroj, oni preskaŭ scias nenion. Oni scias nur, ke la ''teleteo'', la unuagrada inicado, kiu okupis la tagon 21ª, enhavis eble tri elementojn: δρώμενα (''dromeno''), λεγόμενα (''legomeno'') kaj δεικνύμενα (''dejknimeno''). La unua, ''dromeno'', estis akto, eble scenigo de la mito de la diinoj: kun torĉoj enmane, la inicitoj rememoris la serĉon al [[Kora]] far [[Demetra]]. La inicitoj, oni kredas, en la scenigo, vagadis senespere tra la mallumo serĉe al la filino de [[Demetra]], ili renkontis la noktajn fantomojn kaj la inferajn monstrojn, sed subite forpelis ĉi tiujn prilumante la vastajn kampojn antaŭ siaj okuloj. La dua elemento, ''legomeno'', koncernis al liturgiaj formuloj kaj vortoj nur parolataj de la inicitoj, kaŭze ke nur la grekparolantoj povis partopreni en la inicado. La celo de tiu inica fazo estis veki en la inicito specialan animstaton, kiel bone komentis pri tio Aristotelo:
 
τούς τελουμένους ού μαθεϊν τι δεϊ, άλλά παθεϊν καί διατεθήναι (''ne estas necese, ke la inicatoj lernu ion, sed ke ili spertu kaj kreu determinitajn internajn dispoziciojn'').