Projekto:WikiTrans/Oftaj demandoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e formatigo
Linio 1:
=== Kio/Kiom: Difinoj kaj statistiko ===
 
*; Kial havi tradukitan Vikipedion kiel WikiTrans entute? Kiel ĝi utilas?
**: Estas ĝenerale akceptita ĉerpi informojn el tradukitaj fontoj, tion jam montras la multaj (manaj) tradukoj de fak- kaj instrulibroj, kaj de diverslingvaj vikipediaj artikolojn. La akceptebleco de maŝintradukado dependas kompreneble de la kvalito, sed por datumkvanto kiel tiu de la angla Vikipedio, mana traduko ne estas realisma. Laŭtakse la 4,5 milionoj da artikoloj de la angla Vikipedio havas 3.000.000.000 vortojn, kaj traduki ilin kun mana rapideco de eĉ 500 vortoj/horo (tre optimisma takso), tio kostus 6.000.000 laborhorojn (4.000 laborjarojn) kaj kun salajro/prezo de 0,25 EUR/vorto, ĉ. 750 milionojn EUR.
**: Per aŭtomata tradukado la prezo estas nur la kostoj de la sistemevoluigo, unufoje, kaj iom da daŭraj maŝin- kaj aktualigokostoj. Granda avantaĝo ankaŭ estas, ke per MT eblas senkoste retraduki ŝanĝitajn/aktualigitajn artikolojn, kio estus praktike neeble per homa laboro. Eĉ se oni imagas kompletan homan reviziadon kaj transigon de la esperanta WikiTrans al la originala Vikipedio, tio ankoraŭ estus multe malpli koste ol dekomenca mana traduko.
 
*; Kia estas la kvalito de maŝintradukado ĝenerale, kaj de GramTrans (uzata por WikiTrans) ĝenerale?
**: Ekzistas granda diferenco inter statistika sistemo kiel tiu de Google kaj lingvistika sistemo kiel GramTrans, kiu uzas vortarojn kaj kuntekstajn disambiguigo-regulojn. Statistika sistemo taŭgas por rapide lerni verŝajnajn tradukojn el grandaj 2-lingvaj korpusoj (tekstkolektoj), sed ĝi havas kvalitolimon, ĉar ĝi ĝuste devas obei oftecodecidojn por funkcii. Pli kreivaj, maloftaj kaj fleksiaj vortformoj kaj vario en frazkonstruo estas problemo por ĝi. Kontraŭe, regulbazita sistemo eklernas pli malrapide, sed ne havas kvalitolimon: Ĉiam eblas korekti erarojn per specifaj regulŝanĝoj.
**: La kvalito de eĉ ne-reviziitaj WikiTrans-tradukoj etas ĝenerale tia, ke eblas glate legi ilin, kaj kompreni eventualajn erarojn el la konteksto, sen konsulto de la originalo. Ĉe supraĵa aŭ parta legado, homoj sen antaŭa averto ofte ne rimarkas ke temas pri maŝintradukado.
**: Unu kvalitmezurilo estas ĝuste la facileco per kiu eblas revizii WikiTrans-artikolon. Por sperta reviziisto kun bona kono de Esperanto, kiu alkutimiĝis al tia laboro, testo montris ke eblas revizii ĝis 6 malgrandajn artikolojn hore. Ĉar kutime eraroj estas tiom malgravaj ke eblas korekti ilin el la cellingva kunteksto, eĉ sen konsulti la anglan originalon, eblus teori revizii sen, aŭ kun nur pasiva kono de la angla.
 
*; Kiom granda estas la esperanta WikiTrans
**: Ĝi estas ekzakte same granda kiel la angla Vikipedio, do 4,5 milionoj da artikoloj, same kiel ĉiuj aliaj Vikipedioj kune (?). Kaj pro la konstanta plutradukado, WikiTrans ankaŭ ĉiam restos same granda kiel la angla Vikipedio.
 
*; Kio estas la rilato inter esperanta WikiTrans kaj la originala esperanta Vikipedio?
**: Grava diferenco estas ke WikiTrans mem daŭre aŭtomate aktualiĝas el la angla Vikipedio, sekvante ties aldonojn kaj pliboniĝojn en taga ĝis semajna ritmo, dum la originala esperanta Vikipedio kreskas per homa laboro, sen aŭtomatismoj pri aktualeco.
**: WikiTrans suplementas la originalan Vikipedion, kie ĉi-lasta (ankoraŭ) havas truojn. Se do serĉvorto ne estas trovata, la originala Vikipedio pluligas al WikiTrans. Kromo WikiTrans povas proponi plian profundecon en kazoj kie la originala artikolo estas malgranda.
**: Ekzistas facila strukturo, alirebla en la serĉinterfaco de Vikipedio, por revizii WikiTrans-artikolon kaj aldoni ĝin al la originala Vikipedio.
**: La organizantoj de WikiTrans kaj de la originala Vikipedio kunlaboras. Ekzemple pri formatoj kaj interfacoj, sed ankaŭ praktike organizante traduklaborejojn, kiel tiu de 1-5 Majo 2013 ĉe E@I en Pártizanske.
 
=== Kial: Motivoj por WikiTrans ===
 
*; Kial traduki kaj ne verki?
**: Ambaŭ indas, sed kial reverki ion kio jam estas bone priskribita kaj bildigita. Rapida maŝintradukado ŝparas tempon kiu povas esti uzata por verkado de artikoloj pri temoj kiuj ne, aŭ malbone estas kovritaj en la angla Vikipedio.
 
*; Ĉu WikiTrans kontribuas al pli bona informaliro en la mondo, aŭ ĉu ĝi estas superflua el tiu perspektivo?
**: Statistikaj studoj el pluraj landoj montras, ke Esperanto estas 10-15-oble pli facile lernebla ol naturaj lingvoj, depende de proksimeco inter gepatra kaj lernota lingvo. Samtempe la angla Vikipedio enhavas pluroble pli da informoj ol Vikipedioj en aliaj lingvoj, despli se temas pri malgrandaj lingvoj. La informpera valoro de WikiTrans do kuŝas en tio, ke ekzistas amaso da homoj en la mondo, kies propraj lingvoj kaj Vikipedioj estas malgrandaj, kaj kiuj aŭ regas Esperanton pli bone ol la anglan, aŭ ne sukcesas lerni la anglan, sed povus jes sukcesi lerni Esperanton.
 
*; Ĉu WikiTrans disvastigas anglecajn vidpunktojn pri la mondo?
**: Tio dependas de la temo, sed teorie jes. En (a) sciencaj fakoj (ekz. biologio, fiziko ktp), tio ne estas problemo, dum ĉe (b) kulturaj temoj povas esti ke anglalandaj kulturaĵoj estas pli bone kovritaj ol malanglalandaj. Tio en si mem ne estas problemo, kaj eble tute ne videbla dum serĉado, ĉar oni ja ne tralegas Vikipedion de unu fino al la alia, kaj do ne perceptas kovro-malekvilibrojn. Sed ĝi signifas, ke por kovri ĉiujn kulturojn same, oni devus aldoni originalajn artikolojn aŭ traduki el alilingvaj vikipedioj ankaŭ. Teorie plej problemas anglafonteco ĉe (c) politikaj, religiaj kaj historiaj temoj, kie ideologio aŭ mondpercepto povas influi dum verkado de artikolo. En tiuj kazoj estas bone kompletigi de-anglajn WikiTrans-artikolojn per alilingvaj, kaj dum eventuala reviziado la revizianto povas forigi aŭ aldoni frazojn kaj paragrafojn por krei pli neŭtralan informprezentadon.
 
*; Kiel facile estas movi maŝintradukitajn WikiTrans-artikolojn al originala Vikipedio, precipe la Esperanta Vikipedio? Ĉu redaktado/reviziado de maŝintradukoj entute estas pli rapida metodo ol dekomenca homa tradukado?
**: Laŭ ekzemple analizo de la firmao Autodesk [http://translate.autodesk.com/productivity.html], reviziado de maŝintraduko estas 50-150% pli rapida ol dekomenca homa tradukado,jam uzante bazan statistikan MT-sistemon (Moses). La GramTrans-sistemo de WikiTrans, aliflanke, baziĝas sur profunda gramatika analizo kaj home verkitaj vortaroj kun kontekstaj disambiguigo-reguloj. Tial eblas, teorie senfine, forigi erarojn kaj plu perfektigi la tradukadon, kaj eblas adapti la sistemon laŭ stilo aŭ kampo. Krome, Esperanto estas, pro sia strukturo, pli fleksebla cellingvo ol aliaj lingvoj, faciligante tradukadon. Ambaŭ faktoroj kune ebligas atingi eĉ pli altajn rapidecogajnojn.
 
*; Kial ne vive maŝintraduki artikolojn kiam iu petas ilin, anstataŭ havi plenan tradukitan WikiTrans?
**: Unue, eĉ maŝintradukoj bezonas tempon, kaj tiu tempo estas rimarkeble pli (ĝene pli ĉe grandaj artikoloj), ol ĉe simple reta montrado de jam stokita traduko.
**: Due, estus la risko de multaj samtempaj tradukpetoj, kiuj blokus la servilon. En propra ritmo, la servilo povas traduki ĉion artikolon post artikolo, kaj optimumigi sian laboron.
**: Trie, por povi serĉi esperante, ne sufiĉas traduki post la serĉo - oni devus serĉi angle. Krome, la nuna WikiTrans, tradukita kiel tuto, ebligas trovi serĉvortojn ankaŭ ''en la teksto'', ne nur en kapvortoj. Tio ne eblus sen antaŭa traduko de ĉio.
 
*; Kial traduki el la angla, kaj ne el la franca. germana aŭ alia granda Vikipedio-lingvo?
 
=== Kiu/Kiam: Kreado kaj Evoluo de WikiTrans ===
 
*; Kiu kulpas pri WikiTrans?
**: WikiTrans estas projekto de la malgranda dana lingvoteknologio-firmao [[GrammarSoft]], kadre de ĝia traduksekcio [http://gramtrans.com GramTrans], kiu ofertas maŝintradukadon inter la skandinavaj lingvoj, la angla, germana kaj Esperanto. Plejparton de la lingvistika kaj vortara laboro faras [[Eckhard Bick]] (GrammarSoft, Suddana Universitato), kiu ankaŭ programis la kernajn tradukalgoritmojn. La retejon, reviziilon kaj serĉilon programis Tino Didriksen (GrammarSoft), kiu ankaŭ respondecas pri la importado/eksportado de formatoj inter GramTrans kaj la Vikipedio-sintakso. Interfacon kiu ebligas senperan legadon kaj reviziado de artikoloj el WikiTrans en la Esperanta Vikipedio ([http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Preferoj#mw-prefsection-gadgets aldonaĵo WikiTrans]) kreis [[Marek Blahuš]] nome de [[E@I]].
 
*; Kio estas la historio de WikiTrans?
**: WikiTrans ekis en 2010, post preparlaboroj en 2009. La unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj. La dua fazo, celante vastigi la unuan tradukrondon al la kompleta angla Vikipedio, finiĝis en decembro 2010 kun siatempe 3 milionojn da artikoloj. Ekde tiam ni daŭre aktualigas la materialon, aŭtomate elektante novajn kaj ŝanĝitajn artikolojn, sed ankaŭ retradukante jamajn artikolojn por profiti de la konstanta plibonigo de la traduksistemo mem. Post donaco de 32-kerna plurkomputila maŝinaro fare de [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation), la tradukrapideco nun estas nur 10 tagoj (anstataŭ origine 9 monatoj) por la kompleta angla Vikipedio.
 
*; Kio estas la financa bazo de WikiTrans?
**: La ĉiutaga laboro de la WikiTrans-projekto estas senprofite pagata de la malgranda dana lingvoteknologio-firmao [[GrammarSoft]], kadre de ĝia traduksekcio [[GramTrans]], precipe en formo de salajroj por lingvistika kaj programada laboro. En 2011 [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation) donacis 32-kernan plurkomputilan maŝinaron, kiu ebligas multe pli rapidan tradukadon de artikoloj, kaj faciligas statistikan, korpusan laboron. Krome ekzistas (ĝis nun ne tre sukcesaj) provoj altiri mondonacojn pere de la WikiTrans-interfaco. El praktika vidpunkto valoras la subteno de la administrantoj de la Esperanta Vikipedio, kaj de [[E@I]], kiu en majo 2013 gastigis laborrenkontiĝon pri reviziado de WikiTrans-artikoloj, denove kun subteno de ESF.
 
*; Ĉu ne ekzistas risko ke homoj amase alŝutas nekorektitajn, lingve erarajn MT-aĵojn al la originala (esperanta) Vikipedio?
**: Ne, unu paŝo en la alŝutoprocezo estas revizia interfaco, kie oni frazon post frazo akceptas aŭ korektas la tradukojn. Do krom en okazo de malica intenco, la novaj artikoloj jam estas lingve kontrolitaj. Komparoj montris ke fakte originalaj artikoloj (aŭ homtradukitaj) ofte enhavas pli da gramatikaj kaj leksikaj eraroj ol reviziita WikiTrans-artikolo, kaj ofte eĉ nereviziita WikiTrans-artikolo havas sufiĉe altan lingvonivelon, depende de la kampo kaj tradukdato.{{mankas fonto|kat=ne}}
 
=== Kie: WikiTrans kaj Esperantujo ===
 
*; Kial ĝuste havi WikiTrans en Esperanto - ĉiu esperantisto ja jam konas alian vikipedian lingvon ĉiukaze
**: Jes, sed ĉiuj aliaj Vikipedioj estas malpli grandaj ol la angla. Do eĉ multlingvaj esperantistoj povas profiti el de-anglaj tradukoj, se la angla ne estas inter iliaj lingvo, aŭ se la gepatra lingvo estas el aliaj lingvofamilio ol la angla kaj tial estas malfacile akiri sufiĉe bonan regadon de la angla. Alia argumento por havi ĝuste esperantan tradukon, estas simple tiu: Ĉar eblas. Esperanto estas pli fleksebla cellingvo ol naturaj lingvoj, kaj ĝuste en ĝi entute eblas havi bonkvalitajn kaj senĝene legeblajn aŭtomatajn tradukojn.
 
*; Kio estas la movada efiko de WikiTrans, kion ĝi signifas por Esperanto kiel projekto?
**: Tradukado necesas por antaŭenigi la lingvon, por integrigi Esperanton en la mondan kulturon, kaj por evoluigi ĝin leksike. Sen tradukado, Esperantujo - kiel aliaj malgrandaj lingvoj - riskas perdon de tereno en multaj areoj de faka kaj ĝenerala scio. Historie, jam dekomence, Zamenhof kaj aliaj fruaj verkistoj konsciis pri tio. Interalie, Esperanto estas komprenilo kaj scidisvastigilo, kiu celas ebligi informinterŝanĝon inter kulturoj. Tial, tradukita literaturo, vortaroj ktp. ĉiam ludis gravan rolon en Esperantujo.
 
*; Ĉu WikiTrans ne simple eĉ pli fortigas la pozicion de la angla kiel ĉefa/sola vehiklo de internacia komunikado? Ĉu oni ne evitu traduki el la angla por ne doni al ĝi internacian statuson?
**: La internacia statuso de la angla jam estas fakto, sed ĝi ne tiom diferencas de la statuso de siatempe la franca, aŭ de la Latina en la science kaj religia eŭropa mondo dum plejparto de la lasta jarmilo. Sed tradukoj ĝenerale fortigas la lingvojn al kiuj oni tradukas pli ol tiujn el kiuj oni tradukas. Kiam Luther tradukis la biblion, tio ne fortigis la Latinan, sed la aliajn lingvojn, kaj tiuj tradukoj evoluigis kaj stabiligis la (skriban) formon de tiuj lingvoj, simile al ebla lingva-vortara influo de WikiTrans nun. Kompreneble necesas ankaŭ verki originale, sed ne simple por duobligi laboron jam faritan en alia lingvo.
 
*; Ĉu WikiTrans diluas la esperantan interreton? Ĉu ĝi venenigas Google-serĉojn?
**: Jes, kompreneble - temas pri giganta fonto de esperantaj tekstoj. La demando estas ĉu tio estas bona aŭ malbona. Efektive dependas de la kvalito de la tradukoj, kaj ĉu oni serĉas por trovi informojn aŭ por studi Esperanton kiel originalan lingvon. Simila problemo ekzistas por multaj malgrandaj lingvoj. Sed tute konkrete, se vi volas studi la evoluon kaj lingvouzon de Esperanto sen inkludi WikiTrans, simple aldonu -site:wikitrans.net al via Google-serĉo
 
*; Kio estas la terminologia kaj vortarista efikoj der WikiTrans? Ĉu ekzistas risko de malseriozeco?
**: Sendube, la terminologia kaj vortariga potencialo, potenco kaj sekve respondeco de WikiTrans estas granda, simple pro la kvanto de teksto, kaj la fakto ke ĝi devas trakti ĉiujn temojn, ĝi ne povas permesi truojn en tradukoj, nek rezervi iun temon por posta (ekz. post-akademia) traktado. WikiTrans estas komparebla al ĵurnalista laboro - ankaŭ ĵurnalisto devas prezenti informojn kiam ili aktualas, kaj se ne ekzistas jam tradicia vorto por iu koncepto, ĵurnalisto kreas ekz. novajn kunmetaĵojn aŭ malsciencigojn, aŭ - ofte - importas fremdvortojn el lingvoj, kiuj jam havas vorton por la nova objekto aŭ koncepto. En Esperanto tio estas centjara procezo, sekvata sed ne regata de la akademio, kaj ekzistas kutimoj, kiel vortkunmetado, fonetika skribo kaj scienca el-latinigo/el-grekigo (15-a regulo), kiujn GramTrans/WikiTrans povas sekvi.
**: La sistemo kompreneble respektas jam oficialajn aŭ kutimajn formojn, kaj eblas aldoni tradukproponojn en la vortarointerfaco, sed ne eblas atendi veran termino
 
=== Kiel: Teknikaj demandoj kaj uzantointerago ===
 
*; Kiel mi povas helpi al WikiTrans?
**: Vi povas helpi multmaniere. Unue, vi povas revizii WikiTrans-artikolojn kaj enmeti ilin en la originalan Esperanto-Vikipedion. Tio kaj helpas al la traduksistemo, kiu povas lerni el viaj korektoj, kaj al Vikipedio mem. Due, vi povas rekte kontribui al la vortaro, en nia vortara interfaco. Trie, kompreneble, vi povas helpi per reklamado aŭ donacoj.
 
*; Kiel mi praktike ekuzu la sistemon por krei/plibonigi artikolojn en la originala esperanta Vikipedio?
**: Simple aktivigu la aldonaĵon "WikiTrans" en la [[Specialaĵo:Preferoj#mw-prefsection-gadgets|preferoj de via Vikipedio-uzanto]], kaj serĉu ion kiu ankoraŭ ne estas kovrita en la originala Esperanto-Vikipedio. Post klako sur la nova langeto "Revizii" vi povas revizii kaj publikigi la artikolon rekte en la vikipedia interfaco. Aŭ iru rekta al la redakto-interfaco de GramTrans, kaj enkopiu la Vikipedio-ligilon de angla artikolo kiun vi volas traduki. Tie post reviziado vi povas eksporti la rezulton en Wikimedia-formato, kaj enkopii ĝin en la vikipedian artikolkreo-fenestron.
 
*; Ĉu mi kiel ordinara uzanto povas influi la tradukvortaron de WikiTrans?
**: Jes. Ekzistas vortara interfaco, kiu unuflanke funkcias kiel ordinara vortaro, ebligante al la uzanto uzi la 200 000-vortan [http://xl.wikitrans.net vortaron] de WikiTrans, kaj aliflanke ebligas al vi aldoni, konfirmi aŭ korekti vortojn kaj tradukojn. Eĉ por nekonata (angla) vorto aŭ kunmetaĵo la sistemo ofte kapablas krei tradukproponon el vortpartoj ktp., kiun vi povas akcepti, ŝanĝi aŭ anstataŭigi. Kiam vi eniras la paĝon, la sistemo fakte proponas al vi 10 ankoraŭ ne home reviziitajn tradukojn por konfirmo/ŝanĝo. Temas pri ekzemploj ĉerpitaj el datumbazo de 400.000 anglaj plurvortaĵoj. Viaj kontribuoj ne estas uzitaj tuj, ĉar ofte necesas aldoni kontekstajn regulojn por decidi kiam iu traduko estu uzata, sed ili stokiĝas en la centra datumbazo por posta uzo.
**: Krome, ĉiufoje kiam vi uzas la [http://gramtrans.com/editor/ redaktinterfacon] de GramTrans por revizii WikiTrans-artikolon, ĝi memoras vian ŝanĝojn, kaj la sistemo povas lerni el tio.
 
*; Kie mi komencu: Ĉu ekzistas rekomenditaj temo-proponoj?
**: Jes. Kompreneble povas esti plej amuze labori pri siaj propraj fakoj aŭ hobioj, sed eblas doni proponojn kaj konsilojn.
**: (a) Lingva stabileco: Estas pli facile stabiligi la tradukojn de klare difinita scienca fako, kiel ekz. botaniko aŭ zoologio, ol en ekz. literaturo, kie povas temi pri multaj aferoj.
**: (b) Internacia informvaloro: Gravas traduki internacie interesajn temojn kiel biologio aŭ geografio, ne temojn kie anglalandaj informoj ne tiom interesus aliajn, ekz. usonaj sportistoj aŭ britaj manĝaĵoj. Precipe geografio (riveroj, montoj, urboj) ŝajnas bona temo en Esperantujo, ĉar esperantistoj multe vojaĝas kaj havas relative grandan scivolemon kaj sciobazon pri tiuj temo.
**: (c) Sistematiko: Povas esti bona ideo elekti iun koncepton/vorton, traduki ĝin kaj sekvi la ruĝajn ligilojn por venontaj tradukoj. Tiel on kreas bonan koheron pri iu temo.
 
*; Kio estas la diferenco inter WikiTrans artikolo en wikitrans.net kaj reviziota artikolo por enigo en la originalan Vikipedion?
**: WikiTrans mem estas tradukita el la retversioj de la artikoloj, do el html-formato. En ĝi videblas ĉiu tekstero rekte, kaj eblas fidele traduki la enhavon kaj pli facile konservi la formaton. Por enigi reviziotan artikolon en la originalan esperantan Vikipedion, la sistemo devas kaj kompreni kaj liveri vikipedian sintakson, so por tiel diri traduki inter formatoj ankaŭ. Ekzistas multegaj kaj komplikaj formatkonvencioj en Vikipedio, kaj plej malfacile estas trakti ŝablonojn, ĉar ili generas tekston kaj aspektigon nur poste, ofte kaŝante kiuj partoj de ŝablono estas tradukendaj, kaj fiaskante kiam la esperanta analogo de angla ŝablono ne ekzistas aŭ havas alian formon aŭ parametrojn.
 
=== Kien: Planoj por la estonteco ===
 
*; Kio estas planita por la estonteco?
**: (a) wikitrans.net: Krom la daŭraj aktualigoj, novtradukoj kaj retradukoj, la ideo estas certigi ke angla-esperanta GramTrans restu la plej bona traduksistemo en la mondo, kaj tiucele evoluigi ĝiajn vortarojn kaj gramatikojn.
**: (b) WikiTrans en eo.wikipedia.org: Ni revas pri esperanta vikipedio kun pli ol duonmiliono da artikoloj, kio rerangigus ĝin inter la plej grandaj vikipedioj, kiel en la fruaj tago de Wikipedia. Por spertaj reviziistoj eblas revizii malgrandan artikolon en 10 minutoj, do plimalpli 50 artikolojn en labortago. Aldoni 330 000 tiajn artikolojn al la nunaj ~170 000, por atingi la duonan milionon, do necesus 6600 labortagoj. Se 66 homoj laboras pri tio ĉiun sabaton, ekzemple, daŭrus 2 jarojn. Se kunlaborus ĉiuj nunaj kunlaborantoj de la esperanta Vikipedio, daŭrus multe malpli. Alternative oni povus plilongigi UK je 3 tagoj, kaj se ĉiuj partoprenantoj kunlaborus, la laboro povus esti farata tuj.
 
*; Ĉu WikiTrans ekzistas/ekzistos kun aliaj fontlingvoj aŭ aliaj cellingvoj?
**: La el-angla analiza parto de la sistemo, do la unulingvaj anglaj vortaroj kaj gramatikoj, estas reuzeblaj en aliaj lingvoparoj, kaj ni planas krei angla-danan WikiTrans estonte, sekvatan de interskandinavaj WikiTrans'oj.