Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Se vi volas esti regule informita pri la organizado de la venonta REF, aliĝu al la grupo [http://groups.yahoo.com/group/REFanoj/ REFanoj] ĉe Yahoo:
 
== Pasintaj kaj planitaj renkontiĝoj ==
==Superrigardo==
(-a: Kiom-a | F: nombro de Familioj | L: nombro de Landoj | H: nombro de Homoj | T: nombro de Tagoj)
{| class="wikitable sortable"
|-
! -a !! Urbo !! Lando !! Jaro !! F !! L !! H !! Organizantoj !! T
Linio 100:
|}
 
== REF 2014 ==
La 36a REF okazis inter la 1a kaj la 10a de aŭgusto en la Esperanto-Domo en Leŝeforso en Svedio. Ĝin organizis Hokan Lundberg kaj Sonja Petrovic Lundberg. Retpaĝo: [http://familioj.wikispaces.com/REF2014]
 
== REF 2013 ==
La 35a REF en okazis inter la 27-a de julio kaj la 3-a de augusto ree en la [[kastelo Grezijono]]. Ĝin organizis familio Hurstel. Retpaĝo: [http://familioj.wikispaces.com/REF2013]. Kelkaj familioj plilongigis sian restadon kaj partoprenis Festan Semajnon por infanoj kaj familioj [http://gresillon.org/spip.php?article106]
 
== REF 2012 ==
La 34-a REF okazis inter la 29-a de julio kaj la 10-a de augusto ĉe la urbo [[Sayda]] en la federacia lando [[Saksio]] de [[Germanio]]. La renkontiĝo estas organizita de Christine Brücker, Constanze Schlesinger, Lars Sözüer kaj [[Wolfram Diestel]]. Retpaĝo: [http://familioj.wikispaces.com/REF2012]
 
== REF 2011 ==
La 33a REF okazis inter la 22a kaj la 31a de julio en la Esperanto-Domo en Leŝeforso en Svedio. Ĝi estis organizata de Hokan Lundberg kaj Sonja Petrovic Lundberg. Retpaĝo: [http://vikio.ikso.net/ref2011] Fotoj: [https://picasaweb.google.com/100796337976141717405/11Ref]
 
== REF 2010 ==
La 32a REF okazis inter la 25a de julio kaj la 8a de aŭgusto 2010 en la infanripozejo/kasteleto Stara Sušica en [[Kroatio]], en la montara regiono Gorski Kotar duonvoje inter Zagreb kaj Rijeka. Ĝi estis organizata de Vanja Radovanović el Zagrebo. Retpaĝo: [http://www.esperanto.hr/ref.htm]
 
== REF 2009 ==
La REF 2009 okazis de la 3a ĝis la 15a de aŭgusto 2009 en la [[hungara|hungarlingva]] vilaĝo [[Mali Idjoŝ]] en [[Vojvodino]] en [[Serbio]]. Jen la hejmpaĝo de la [http://www.kishegyes.rs/esperanto/ Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) 2009].
 
== REF 2008 ==
La 30a REF 2008 ree okazis en la [[kastelo Grezijono]]. Ĝis estis organizita de Bert Schumann. Jen ĝia [http://bertosch.free.fr/ref2008/index.html hejmpaĝo].
 
== REF 2007 ==
La REF 2007 okazis inter 22.7. kaj 4.8.2007 en [[Nagyvisnyó]] en orienta Hungario, por esti geografie pli facile atingebla ankaŭ por event. novaj E-familioj el orienta kaj sudorienta Eŭropo.
 
== REF 2006 ==
[[Dosiero:REF_2006_komuna_foto.JPG|thumb|REF 2006 - komuna foto]]
La 28-a renkontiĝo okazis inter la [[15-a de julio|15-a]] kaj [[29-a de julio]] en [[Pilský Mlýn]] apud [[Sedlice]] ([[Ĉeĥio]], [[Sudbohemia regiono]]). Ĝin partoprenis entute 86 personoj (inter ili pli ol 40 ĉiuaĝaj infanoj) el 11 landoj de [[Eŭropo]] (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el [[Belgio]], [[Britio]], Ĉeĥio, [[Danlando]], [[Hungario]], [[Francio]], [[Germanio]], [[Kroatio]], [[Norvegio]], [[Pollando]] kaj [[Svislando]]).
 
===Aktivecoj Aktivaĵoj ===
Post ĉiutaga antaŭtagmeza kantado okazadis manlaboraj kursetoj - produktado kaj ornamado de papero, dratado, origamio, kirigamio, ornamado de T-ĉemizoj, konstruado de kasteloj el kartono ktp. Pro granda sukceso jam la trian jaron denove okazis ornamado de marcipankuketoj, kiujn infanoj tuj post la ekspozicieto povis mem formanĝi aŭ donaci.
 
Linio 142:
(plejparte kun vive ludata muziko), ĝuis teatraĵetojn, preparitajn de la partoprenantoj mem, rostis bongustaĵojn sur la bivakfajro, spektis E-filmojn, vojaĝprezenton pri Islando, sed ankaŭ simple kartludis aŭ babilis sub stelbrila nokta ĉielo ....
 
=== Ekskursoj ===
Ankaŭ la karaktero de la ekskursoj estis laŭeble adaptita al bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. dum la vizito de la proksima urbo [[Písek]] ne okazis kutima promenado kun ĉiĉerono, sed kreiĝintaj grupetoj trairis mem laŭ la priskribo kaj mapo la itineron kaj solvis taskojn de la urba serĉludo. Same en la bestoĝardeno la infanoj devis pli atente rigardi, ĉar ilia premiota tasko estis trovi, kiu el la dek fotitaj bestoj en la bestoĝardeno tute ne troviĝas ....
 
Unu el ĉi-jaraj REF-novaĵoj, preparitaj de la lokaj organizantoj, estis granda ludo, daŭranta dum la tuta aranĝo, dum kiu la infanoj helpis resanigi fabelan,Esperante-parolantan karpon Jakobon, loĝantan en la apuda fiŝlago, per siaj agoj kolektante monon por la mirakla kuracakvo. Krome pro aktiva partopreno en unuopaj programeroj ili ricevis de la karpo fabelan monon, kiun ili povis la lastan tagon uzi dum aĉetado en porinfanaj butikoj kun diversaj bongustaĵoj kaj ludiloj.
 
=== Muzikumado ===
Sendube nelastvice jam tradicia parto de REFoj estas komuna muzikludado - la muzikemaj partoprenantoj (plenkreskuloj kune kun la infanoj) ĉi-jare per komunaj fortoj i.a. okazigis eĉ du koncertojn, unu pri renesanca muziko en la kasteleto [[Kratochvíle]], kaj unu diversstilan publikan koncerton en la urbo [[Písek (Písek)|Písek]].
 
=== Organizintoj ===
Organizinta familio estas [[Pavla Dvořáková|Pavla kaj Vladimir Dvorak]] el [[Písek (Písek)|Písek]].
La retpaĝon de REF 2006 eblas vidi en http://www.ref.esperanto.cz
 
== REF 2005 ==
En 2005 13 - 23-a de julio okazis REF en la feriejo "Stanica Wodna" ĉe la lago "Mokre", Mazurio, norda [[Pollando]].
 
Informojn: PHU Stanica Wodna S.C., Ośrodek Sportowo - Turystyczny, Cierzpięty, PL-11-710 Piecki, Pollando
 
== REF 2004 ==
[[Dosiero:REF_2004_komuna_foto.JPG|thumb|REF 2004 - komuna foto]]
En 2004, inter la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Idjoš, aŭtonoma provinco en [[Serbio]], la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Partprenis ĝin 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj el 10 landoj. Okazis du interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palič, kie troviĝas alloga zooĝardeno.
Linio 165:
La ĉiutaga gazeto [[Dnevnik]] aperigis la [[15-an de aŭgusto]] preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo Parolu Esperanton por ke ĉiu komprenu vin. Por la renkontiĝo estis farita bela kolora afiŝo.
 
== REF 2003 ==
Inter la 5-a kaj 12-a de julio, la renkontiĝo okazis en [[Kastelo Grezijono]] en [[Francio]]. Jen ĝia [http://familioj.komputilo.org/ref2003.htm hejmpaĝaro], jen [http://bertosch.free.fr/ref2003fotoj/index.html fotopaĝaro].
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://familioj.komputilo.org/arangoj.htm Tabelo pri la renkontiĝejoj ekde la unua]
{{Chefajrenkontighoj}}