Haus Zum Großen Paradies und Esel (Erfurt): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Priskribo ==
La domo estas superkonstruaĵo parcelita kun pluraj loĝejoj kaj du internaj kortoj. La antaŭa parto en la direkto de la [[Fischmarkt (Erfurt)|Fiŝbazar-placo]] estas faktrabaĵotrabfakaĵo de la malfrua 18-a jarcento sur gotikstilaj restoj de kelo kun trapasejo al la korta zono. La plej malnova parto en la flanka alo ĉe la urbodoma strateto estas masiva, similante al loĝturo, kun etaj fenestroj (de 1243). Pli sude troviĝas alia teretaĝe voluma konstruaĵero kun framskeletaĵo je la unua etaĝo (14-a jc.) kaj deponeja alkonstruaĵo el la 19-a jc.
 
Super la keloj de la 14-a jc. estas la teretaĝo de 1469 kun la blazono de la [[Heinrich Kellner|Kellner-klano]]. En la korta zono estas konstruaĵeroj por neprivata uzo (16-a jc.) kun pli novaj enmetitaĵoj. Menciindas la stukitaj plafonoj el la 17-a jc.en la orienta flanka alo.