Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(aldona informo pri mia instruado kaj esplorado)
Linio 4:
Bonvenon!
 
Mi estas profesoro pri fonetiko, ekde 2010 emerita, en la universitato de Stokholmo. Mi instruis ĉefe pri la produktado, akustiko kaj perceptado de la parolo kaj pri scienca metodologio. Mi alprenis la identecon ''Talnat'' en la sveda vikipedio, kiam mi gvidis kurson pri ''Talets natur'' 'La naturo de la parolo' kaj donis al la partoprenantoj la taskon verki aŭ plibonigi vikipediajn artikolojn pri tiurilataj temoj. Tio estis parto de ilia ekzamenado.
 
Mi ankaŭ kelkfoje gvidis kurson pri '''Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj''', kaj miaj kontribuoj al la esperantlingva vikipedio ĉefe havas rilaton kun tiu kurso. Pluraj baziĝas sur tekstoj uzitaj en ties kadro. Aliaj temas pri fonetiko aŭ foje pri io alia.
 
Mia esplorlaboro koncernis ĉefe la [[Fonetiko#Perceptado de la parolo|perceptadon de la parolo]] kaj [[paralingvistiko]]n (paralingvan fonetikon).
 
'''Mi verkis aŭ esence kontribuis al jenaj artikoloj:'''