Sam Green: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q534662.
Copyedit
Linio 1:
[[Dosiero:Sam Green - San Francisco-based documentary filmmaker.jpg|eta|Sam Green]]
'''Sam GREEN''' [sem grin] estas filmreĝisoro de [[San Francisco-Francisko]], [[Usono]]. Li specialiĝis pri [[dokumentfilmo]]j.
 
Lia filmo ''"The Weather Underground"'' estis nomumita por [[Oskar-premio]] en 2004. Liaj du plej novaj filmoj ''"Utopia in Four Movements"'' kaj ''"The Universal Language"'' amplekse pritraktas la internacian lingvon [[Esperanto]].
Linio 6:
== Vivo ==
 
Green kreskis en [[East Lansing]], [[Miĉigano]]. Li ricevis universitatan diplomon pri ĵurnalistiko en la [[Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley]], kie li studis dokumentfilmadon ĉe [[Marlon Riggs]]. Li nuntempe instruas filmadon ĉe la Arta Instituto de San Francisco-Francisko kaj la [[Universitato de San Francisco]]-Francisko.
 
== Filmoj ==
Lia plej konata longa filmo nomata ''"[[The Weather Underground]]"'' fokusiĝis en la samnoma grupo de junaj radikaluloj, kiu fine de la 1960-aj jaroj kaj dum la 1970-aj jaroj provis perforte forigi la [[Usono|usonan]] registaron. La filmo premieris en 2003 en la [[Filmfestivalo de Sundance]] kaj estis nomumita por la Premioj de la Usona Filma Akademio en la kategorio de Dokumentaj Filmoj.<ref>[http://www.newsroom.ucr.edu/cgi-bin/display.cgi?id=985 (angle).</ref>
 
Lia plej konata longa filmo nomata ''"[[The Weather Underground]]"'' fokusiĝis en la samnoma grupo de junaj radikaluloj, kiu fine de la 1960-aj jaroj kaj dum la 1970-aj jaroj provis perforte forigi la [[Usono|usonan]] registaron. La filmo premieris en 2003 en la [[Filmfestivalo de Sundance]] kaj estis nomumita por la Premioj de la Usona Filma Akademio en la kategorio de Dokumentaj Filmoj.<ref>[http://www.newsroom.ucr.edu/cgi-bin/display.cgi?id=985 (angle).</ref>
''"The Rainbow Man/John 3:16"'' enfokusigas la vivon de [[Rollen Stewart]], kiu fariĝis fama dum la 1970aj jaroj aperante antaŭ miloj de televidaj sportaj eventoj portante ĉielarke koloritan perukon. La filmo premieris ĉe la Festivalo de Sundance en 1997.
 
''"The Rainbow Man/John 3:16"'' enfokusigas la vivon de [[Rollen Stewart]], kiu fariĝis fama dum la 1970aj1970-aj jaroj aperante antaŭ miloj de televidaj sportaj eventoj portante ĉielarke koloritan perukon. La filmo premieris ĉe la Festivalo de Sundance en 1997.
 
=== "Utopio en kvar movadoj" ('Utopia in four movements') ===
Linio 19 ⟶ 20:
Green prezentas kvar ekzemplojn de [[utopio]]. Unu el ili temas pri [[Esperanto]], kiu laŭ la filmpriskribo estas farita por "fini militon kaj kulturan konflikton". La aliaj tri utopio-ekzemploj estas la preskaŭ komplete fiaskinta, laŭsurface plej granda aĉetcentro de la mondo en suda Ĉinio, kiu apenaŭ havas vendejojn aŭ klientojn, usona ekzilulo en Kubo, kiu plu optimismas, kaj la deziro meti skeletojn el amastombejoj en dignan ripozlokon<ref>[http://utopiainfourmovements.com/?page_id=2] Filmpriskribo</ref>.
 
Pri Esperanto prezentiĝas interalie filmetoj de [[Ludoviko Zamenhof]] kaj de [[Andreo Cseh]] instruanta en parko<ref>[http://vimeo.com/10903101 Filmo] 7:37 - 8:02</ref>. Kiel lingvoekzemplon la voĉo de Humphrey Tonkin recitas versojn el la poemo 'Somernokto' de Kalocsay, sed stumblas dum la prezento<ref>[http://vimeo.com/10903101 Filmo] 1:35 - 2:02</ref>. La reĝisoro diras pri Zamenhof, liaj ideoj kaj Esperanto hodiaŭ: "Zamenhof kredis, ke se ĉiu en la mondo parolus komunan neŭtralan lingvon, ne plu estus milito kaj kultura konflikto. Kvankam tio eble ŝajnas naiva al ni hodiaŭ, plu estas tutmonda movado de homoj, kiuj parolas Esperanton kaj kredas je ĝiaj idealoj."<ref>"Zamenhof believed that if everyone in the world spoke a common neutral language, there'll be no more war, cultural conflict. Although this might seem naive to us today, there is still a worldwide movement of people who speak Esperanto and believe in its ideals." [http://vimeo.com/10903101 Filmo] 2:02 - 2:18 </ref> Dum vizito ĉe UK en Japanio (2007) oni filmis kelkajn Esperanto-parolantojn; unu el ili rigardas en la kameraon nur post atentigo kaj alia ridetas nur petite tion fari; tria malsukcesas dum ĵonglado kaj monociklado<ref>[http://vimeo.com/10903101 Filmo] 3:10 - 3:15 kaj 3:35 - 4:06</ref>. Pri la historio de Esperanto la reĝisoro diras, ke "dum la frua 20-a jarcento estis pli ol cent mil Esperanto-parolantoj"<ref>5:15 - 5:19</ref>; informo pri la hodiaŭa nombro de parolantoj ne aperas en la filmo. La filmo prezentas multajn nigra-blankajn fotojn kun Esperanto-grupoj de dekoj aŭ centoj da homoj de antaŭ la dua mondmilito, dum el la nuntempo oni vidas nur unu ĝis tri homojn samtempe. Pri la fina venko la reĝisoro diras: "Dum tiu tempo oni eĉ parolis pri io nomata la 'fina venko' (aŭ 'the final victory'). Kion je la infero ili pensadis?!"<ref>During this time there was even talk of something called the 'fina venko' or the final victory, the day when the last non-Esperanto speaker would finally learn the language. What the hell were they thinking! [http://vimeo.com/10903101 Filmo] 6:04 - 6:19</ref>. Poste la filmo prezentas bildojn de la teknika evoluo en la komenco de la 20-a jarcento kaj la reĝisoro komentas, ke "en tiu ĉi kunteksto Esperanto havis ian sencon"<ref>"In this context Esperanto made some sense." 7:25 - 7:27</ref>.
 
La filmo ricevis asiston i.a. de [[ELNA]] kaj [[Fondaĵo pri Esperantaj Studoj|ESF]]<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=361#3 UEA]</ref>.
Linio 26 ⟶ 27:
 
La akcepto de la filmo en Esperantujo estas varia. Neil Blonstein notas: "Eble jam venis la tempon danki (al) Sam Green, la reĝisoro." Henri Masson skribas: "Ĝojige! Vere originala prezentmaniero."<ref>[http://groups.yahoo.com/group/reago/message/9712 Sendolisto Reago]</ref> Kontraste Brian Barker komentis jam en februaro 2010: "Mi estis vere ĉagrena vidi la aserton de Sam Green en lia "Utopia in Four Movements", ke Esperanto malsukcesis, ĉar tio estas malvera."<ref>"I was really angry to see the claim by Sam Green in his "Utopia in Four Movements" that Esperanto had failed, as this is untrue."[http://independentfilmmakerproject.blogspot.com/2010/02/ifp-alum-jasmine-dellal-on-premiere-of.html Independent Filmmaker Project]</ref> Aliaj Esperanto-parolantoj ne ŝatas la prezenton de Esperanto kiel utopio.
 
==="The Universal Language"===
 
"The Universal Language" (''La Universala Lingvo''), produktita en 2011, estas 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĝi, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj]] kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun [[Humphrey Tonkin]], lingvisto [[Arika Okrent]] kaj aliaj.