Nia Damo de Diĵono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Dipatrino de Dijon''' ([[franca lingvo|france]]: '''Notre-Dame de Dijon''') estas [[gotika arĥitekturo|gotika]] [[preĝejo]] je [[Dijon]] en [[Burgonjo]] ([[Francujo]]). La konstruado komenciĝis en 1230 kaj finiĝis en 1251.
== Arĥitekturo ==
[[dosiero:Dijon Notre-Dame4.JPG|eta|Dipatrino de Dijon, rigardo tra la meznavo al la ĥorejo]]
[[dosiero:Dijon Notre-Dame6.JPG|eta|Dipatrino de Dijon, navkrucoturo]]
Notre-Dame de Dijon estas mezgranda preĝejo kun tuta longeco da 65 metroj kaj larĝeco da 27,30 metroj ĉe la transversa navo. La meznavo atingas altecon da 18,50 metroj.
La nekutima okcidenta fasado montras super la malferma antaŭhalo, kiu estas plene enigita en la konstruaĵo, du etaĝojn da arkaĵovicoj kun tri vicoj da [[akvosputilo]]j, kiuj estis plejparte novigataj en la 19-a jarcento. Ili havas nure dekoracian funkcion. Du kolonecaj rondaj turoj staras flanke kaj nur malmulte superas la fasadon.
La profunda portala antaŭhalo etendiĝas trans du [[navero]]j. Ĝin kovras sesparta volbo, kiu kontinuas en la meznavo trans ses naveroj. Altgotika estas la murskemo de la meznavo kun [[arkaĵo]], [[triforio]] kaj supra [[fenestrozono]]. Ĉe la kvadrata [[navokruciĝo]] kun navkrucoturo la meznavo interkruciĝas kun transversa navo, kiu havas ĉiuflanke du naverojn.
 
Dekstre kaj maldekstre de la enirejo al la ĥorejo troviĝas po unu malgranda [[absido]], en la dekstra troviĝas unu el la plej malnovaj [[Nigra Madono|Nigraj Madonoj]] de Francujo, Notre-Dame de Bon-Espoir el la 11-a aŭ 12-a jarcento.
 
Al la profunda ĥorejo mankas [[ĥorĉirkaŭirejo|ĉirkaŭirejo]] kaj [[absidokapelaro]], kiel ofte estas en Burgonjo.
 
Dipatrino de Dijon estas la konstruarte plej bela, laŭ la mezuroj plej harmonia preĝejo de Burgonjo el la 13-a jarcento. La navkruca kvadrato – kun sia navkrucoturo malferma al la preĝeja interno – estas la mezurdona unuo, kiu ripetiĝas ĉi tie en la laŭlonga domo kiel sinsekvo de sespartaj naveroj. La triparta skemo havas larĝan malferman triforion. La koridoro antaŭ la altnavaj fenestroj pasas en la laŭlonga domo interne kaj transiras en la ĥorejo sur la eksteran flankon, kies [[apogpilastro]]j en tiuzone estas interrompitaj.
 
La laŭlonga domo havas sespartajn volbojn, kiu tegmentas po du volberojn, tiel ke ekestas tiel nomata ligita sistemo, t.e. ke ĉiu laŭlongdoma navero korespondas kun po du flanknavaj naveroj. La volboj ŝajnas esti „fiksitaj“ inter la altnavomuroj. La dissolvo de la iama fermita murfaco de la romaniko en gotikan du-ŝelan murstrukturon en Dijon jen sukcesis harmonie, modele kaj ekzemplodone. Tiu ĉi preĝejo eĉ plaĉis en epokoj, kiam oni ĝenerale rifuzis gotikon kiel barbaran stilon. La ekstera muro estas plejparte dissolvita en fenestrojn; sekvas mallarĝa spacotavolo, kiu en la preĝejo de Dijon trairas desupre-malsupren. Tiu ĉi spacotavolo aparte elstarigas la antaŭe troviĝantan internan muron kiel bildecan, plastikan apogsistemon. La [[vitralo|bunta vitraĵo]] devenas plejparte el la 19-a jarcento, escepte la kvin fenestrolancetojn en la norda transversdomo, je kiuj temas pri originaloj el la konstruepoko proksimume 1240.
 
== Literaturo ==
* Nicolas-Marie-Joseph Chapuy: ''Cathédrales françaises. Vues pittoresques de la cathédrale de Dijon''. Parizo 1829 http://digi.ub.uni-heidelberg.de/diglit/chapuy1829b/)