Borneaj montaraj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
[[Dosiero:800px-tropical wet forests.png|eta|Situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj en la mondo.]]
[[Dosiero:Sunrise in Danum Valley, Borneo.jpg|eta|220px|Protektejo Valo Danum, [[Sabaho]], Malajzio.]]
[[Dosiero:Bridge to the rainforest.jpg|eta|220px|Protektejo Valo Danum]]
La '''borneaj montaraj pluvarbaroj''' estas [[nubarbaro]] kaj tersupraĵa [[ekoregiono]] el la sundalanda-filipina [[ekoprovinco]] de la [[Orientaliso|orientalisa]] [[ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] de [[Borneo]] en [[Sudorienta Azio]] <ref>{{en}} WWF : Borneo montane rain forests </ref>. Ĝi estas parto de la [[tutmondaj 200]]-regiono "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la [[biodiverseco-riĉaĵejo]] "[[Sunda Lando]]".
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Cloud forest mount kinabalu.jpg|eta|220px|leftmaldekstre|[[Nubarbaro]] de [[Kinabalu-Monto]].]]
Tiu ekoregiono konsistas el [[Tropiko|tropika]] nubarbaro kaj [[laŭrisilva arbaro]] en la pli altaj altitudoj, super 1 000 m, en la centro de Borneo kun sekcioj en [[Malajzio|malajziaj]], [[Indonezio|indoneziaj]], kaj [[Brunejo|brunejaj]] teritorioj de la insulo. Tiuj pli malvarmetaj kaj pli humidaj deklivoj elstaras el la tapiŝo de densa [[pluvarbaro]] kiu kovras la pli varmajn malaltebenaĵojn malsupre, kaj same kiel kroma pluvokvanto ankaŭ devenigas malsekecon de la malaltaj [[nubo]]j. La grundoj estas pli malbonaj kaj pli acidaj ol en la malaltebenaĵo.
 
 
==Faŭno==
[[Dosiero:Sunrise in Danum Valley, Borneo.jpg|eta|220px|Protektejo Valo Danum, [[Sabaho]], Malajzio.]]
[[Dosiero:Bridge to the rainforest.jpg|eta|220px|Protektejo Valo Danum]]
La montarbaroj estas hejmo al specifa [[faŭno]] inkluzive de nombregoj da [[mamuloj]] kiaj ''Vivveridae'' (kia la malofta ''Diplogale hosei'', [[Endemio|endemia]] en tiuj montarbaroj), [[tupajuloj]], [[sciuro]]j, [[rato]]j kaj [[primatoj]] kiaj [[orangutano]] (''Pongo pygmaeus''), [[gibonoj]], kaj [[Cerkopitekedoj|''Colobinae'']]. Kvankam la plej multaj el tiuj primatoj preferas pli malaltajn altitudojn, ekzistas aparte bonaj nombroj da la grandaj [[makako]]j ĉar la arbaroj estas malpli difektaj ĉe pli altaj altitudoj pli grandaj bestoj kiel ekzemple orangutanoj kaj [[sumatra rinocero]] (''Dicerorhinus sumatrensis'') retiriĝis ĉi tie el la malaltebenaĵoj. Kvankam ekzistas pli malmultaj birdoj en la borneaj montaroj ol en la malaltĵoj, ekzistas pli alta proporcio da endemiaj specioj, efektive la plej multaj el la unikaj birdoj de Borneo vivas en la montarbaroj; ekzemple sur Mulu-Monto en Saravako ekzistas 171 da malsamaj birdoj en la malaltaĵoj kaj nur 12 specioj ĉe 1300 m.
 
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Portalo Biologio}}
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo |Indonezio|Biologio|Geografio}}
*{{en}} [http://worldwildlife.org/ecoregions/im0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj (WWF)]
*{{en}} [http://web.archive.org/web/20060615125039/http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/im/im0103_full.html Borneaj montaraj pluvarbaroj (''WWF-Wildworld'')]
*{{en}} [http://www.cepf.net/resources/hotspots/Asia-Pacific/Pages/Sundaland.aspx Sunda Lando (Naturprotekto Internacie).]
*{{en}} [http://www.borneoforestheritage.org.my/maliau/arial.htm Maliau Basing]
{{Portalo Geografio}}
 
[[Kategorio:Orientalisaj ekoregionoj]]
40 827

redaktoj