Angla enlanda milito: Malsamoj inter versioj

e
La disputoj inter la partianoj de la reĝo Karlo la 1-a, kiu troviĝis enkarcerigita de la parlamentaj fortoj, kaj tiuj de la "Longa Parlamento" pludaŭris. Tamen la malmultaj monarkiaj apogoj inter la propraj parlamentanoj ĉesis kiam la reĝo forfuĝis, alianciĝis kun la skotoj kaj eksplodigis denove la enlandan militon en [[1648]]. Cromwell subpremis ribelon en [[Kimrio]] kaj venkis sur la skotoj en [[Preston]] ([[aŭgusto]] de 1648). Denove li alianciĝi kun la armeo kontraŭ la Parlamento, kiu klopodis renegocii kun Karlo. Decembre li permesis la forigon de la opozicio, pluhavante nur kelkajn membrojn kiuj samopiniis pri kreado de komitato juĝonta la Reĝon pro [[perfido]]. Estis milito por ĉevaliroj kie Oliver Cromwell finvenkis danke al sia Roto de Sanktuloj (''Ironsides'') sur la promonarkianoj. La fino de la milito kialis la juĝon pro alta perfido de la reĝo kaj ties posta [[senkapigo]], kaj kiel konsekvenco oni proklamis la ununuran respublikon en la angla historio.
=== Interregnado aŭ Respubliko (1649 - 1669) ===
[[Dosiero:OliverPeter Lely Cromwell1599-1658 byPortrait Peterof Lely1Oliver Cromwell - WGA12647.jpg|eta|250 px|[[Oliver Cromwell]], Protektanta Lordo, dum la Interregado aŭ Respubliko.]]
==== La tria angla enlanda milito (1649 - 1651) ====
La unua tasko de Cromwell dum la [[Respubliko]], kiu estis proklamita post la ekzekuto de Karlo la 30an de januaro de [[1649]], estis la repacigo de [[Irlando]] kaj [[Skotio]]. Liaj ĉefaj celoj estis atingi stabilan registaron kaj toleremon por ĉiu puritanaj grupoj. Cromwell venkis super la monarkianoj en Irlando kaj Skotio kaj kontrolis Anglion.
 
Je la morto de Cromwell, la 3a de septembro de [[1658]], la Respubliko fandiĝis. Cromwell estis enterigita en la Abatejo de [[Westminster]] kaj lia filo, Richard Cromwell, kiun li estis nomuminta sian sukcedonton, estis malkapabla pluhavi la povon. La generalo George Monck kunvolis la parlamenton kie oni decidis restarigi la monarkion kaj la Ĉambron de la Lordoj en 1660.
 
=== Restarigo de la familio Stuarto: Karlo la 2-a (1660 - 1685) kaj Jakobo la 2-a (1685 - 1688) ===
[[Dosiero:Charles II of England.png|eta|250 px|[[Karlo la 2-a]] restarigis la dinastion Stuarton.]]