Niĝero (rivero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
La rivero "perdas" preskaŭ du trionojn de ĝia ebla fluo en la Interna Delto inter Ségou kaj Timbuktuo pro elfluado kaj vaporiĝo. La tuta akvo de la [[Bani (rivero)|Bani Rivero]], kiu fluas en la Delto ĉe [[Mopti]], ne kompensas por la "perdoj". La meza "perdo" estas taksita je 31 km³/jaro, sed varias konsiderinde inter jaroj.<ref name="FAO">[[FAO]]:[http://www.fao.org/docrep/w4347e/w4347e0i.htm Irrigation potential in Africa: A basin approach, The Niger Basin], 1997</ref> La rivero tiam estas enirita de diversaj alfluantoj, sed ankaŭ perdas pli da akvo al vaporiĝo. La kvanto de akvo envojaĝanta Niĝerion mezuritan en [[Jola]] estis taksita je 25 km³/jaro antaŭ la [[1980-aj jaroj]] kaj ĉe 13.5 km³/jaro dum la [[1980-aj jaroj]]. La plej grava alfluanto de la Niĝero en Niĝerio estas la [[Benue Rivero]] kiu kunfalas kun la rivero ĉe Lokoja en Niĝerio. La totala volumeno de alfluantoj en Niĝerio estas ses fojojn pli alta ol la enfluo en Niĝerion, kun fluo proksime de la maralfluo de la rivero ĉe 177.0 km³/jaro antaŭ la 1980-aj jaroj kaj 147.3 km³/jaro dum la 1980-aj jaroj.<ref name="FAO"/>
 
==Nekutima itinero==
 
La Niĝero prenas unu el la plej nekutimaj itineroj de iu grava rivero, kun bumeranga formo kiu surprizis eŭropajn geografojn dum du jarmiloj. Ĝia fonto estas nur 240 km (150 mejl.) enlandinterna for de [[Atlantiko]], sed la rivero (anstataŭ iri al la ocenao) forkuras rekte de la maro en la [[Saharo|Saharan Dezerton]], tiam faras subitan dekstran turniĝon proksime de la praa urbo [[Timbuktuo]] (Tombouctou) kaj iras sudorienten al la [[Gvinea Golfo]].
 
Tiu stranga geografio ŝajne okazas ĉar la Niĝero estas du praaj riveroj interligitaj kune. La supra Niĝero, de la fonto okcidente de Timbuktuo al la kurbo en la nuna rivero proksime de Timbuktuo, post kiam malpleniĝas en nune sekan lagon en la oriento-nordoriento de Timbuktuo, dum la pli malsupra Niĝero komencis en Suda Timbuktuo kaj fluas sude en la Gvinean Golfon. Dum tempo kontraŭflua erozio de la pli malsupra Niĝero rezultigis en riverkapto de la supra Niĝero fare de la pli malsupra Niĝero.<ref name=PG462>{{cite book|title=Physical Geography: A Landscape Appreciation|year=2005|publisher=Pearson, Prentice Hall|location=Upper Saddle River, New Jersey|isbn=0-13-145139-1|page=462|author=Tom L. McKnight|edition=8th Edition|author2=Darrel Hess |chapter=16, "The Fluvial Processes"}}</ref>
 
La norda parto de la rivero, konata kiel la Niĝera kurbo, estas grava areo ĉar ĝi estas la plej grava rivero kaj fonto de akvo en tiu parto de la Sahara-dezerto. Tio igis ĝin la fokuso de komerco trans la okcidenta Saharo, kaj la centro de la Sahelaj regnoj de Malio kaj [[Gao]].
 
La ĉirkaŭa Niĝera Riverbaseno estas unu el la apartaj fiziografiaj sekcioj de Sudana provinco, kiu en victurno estas parto de la pli granda afrika masiva fiziografia dividaĵo.
 
==Notoj==