Analiza Skolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
1a -> 1-a
Linio 1:
La '''Analiza Skolo''' estis grupo de Esperanto-gramatikistoj ĉirkaŭ [[Ludoviko Mimoo]] (1913-1986) kaj poste [[Rikardo Ŝulco]] (1906-1997), kiu disvolvis novan interpreton de la [[Fundamento]] de Esperanto]].
 
== Ekesto ==
La bazon de la Analiza Skolo kreis la kataluna gramatikisto Ludoviko Mimoo (1913-1986) en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj per diversaj lernolibroj kaj gramatikoj de Esperanto (vd. la verko-liston). Liaj instruoj tamen nur iom vaste disvastiĝis en la 1980-aj jaroj per la libroj kaj artikoloj de la pensiita germana gimnazia instruisto de la franca Rikardo Ŝulco (1906-1997). Ties publikigaĵojn eldonis la iama Esperanto-Centro en [[Paderborn|Paderborno]] gvidata de [[Hermann Behrmann]] (esperantigita Hermano Bermano), tiel ke ĝi atingis la ĝeneralan Esperantan publikon.
 
Dum tiuj jardekoj la gvida interpreto de la Fundamento estis la klasika "filologia" interpreto de [[Waringhien]] kaj [[Kalocsay]], kiel ĝi estas trovebla en ties t.n. "[[Plena Gramatiko]]" (PG, 1a1-a eld. 1935, 2a 1938, 3a3-a 1958), kiu de la 4a eld. 1980 nomiĝas "[[Plena Analiza Gramatiko]]" (PAG; 5a 1985). Kritikante la klarigojn de PG/PAG pri diversaj gramatikaj demandoj de Esperanto, Mimoo kaj Ŝulco denove fokusiĝis al la Fundamento kaj evoluigis propran interpreton. Centra elir-punkto estis la diskuto pri la funkcio de la pasivaj participoj, la tiel nomita "ata/ita-demando", arde disputita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
 
== Celoj ==
Linio 36:
* Arnold, Manfred (1987). La perdiĝonta honoro de iu Virrikardo Ŝ. kaj la problemo de la propraj nomoj. [[Der esperantist]] 1987, p. 141
* [[Bertilo_Wennergren|Wennergren, Bertil]] (1988). Analizo de la analiza skolo. [[Esperanto-Centro_Paderborn|Speciala Cirkulero]] 1988 (Majo), n-ro 54, p. 3-29
* [[Bernard_Golden|Golden, Bernard]] (1989). Enkonduka raporto de esplorado pri la Analiza Skolo. Esperanto Aktuell 8a8-a jaro, 1989, n-ro 4, p. 15-18
* [[Rüdiger_Eichholz|Eichholz, Rüdiger]] (1990). Ĉu flanka elemento ne povas esti adjektivo? Akademiaj Studoj 1988-90, p. 209-212
* Golden, Bernard (1991). Subnorma lingvouzo de la Analiza Skolo. Fenomeno 23a23-a jaro 1991, n-ro 1 (Jan.), p. 7-8
* [[Geraldo_Mattos|Mattos, Geraldo]] (1999). Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto. Esperantologio. Esperanto Studies [http://web.archive.org/web/20070720135530/http://www.math.uu.se/esperanto/mattos.pdf 1a1-a jaro 1999, n-ro 1, p. 21-37]
 
Welger eble plej detale kaj profunde kritikis ĝin ("Norma Esperantologio" 1999, vd. "eksterajn ligilojn"). Nek estus pravigebla la tezo, ke la Ekzercaro havus malpli altan rangon ol la Fundamenta Gramatiko kaj la Universala Vortaro, nek estus difinita la malklara nocio de "logiko", nek kiel oni solvu koliziojn inter unuopaj reguloj de la Fundamento. Tio havas praktikajn konsekvencojn: la aserto, ke tiel/kiel '''nur''' povas esprimi manierojn, nur estas ĝuste, se oni ignoras la Ekzercaron.