Katedralo de Altenberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
Je multaj detaloj de la preĝejo estas videble, ke ankaŭ jam antaŭ la ekestotempo de la okcidenta fenestro oni ne tro rigide obeis la kolormalpermeson. La [[abutmento|abutmenta]] zono de multaj kolonoj estas intense ruĝa. Je multaj [[kapitelo]]j iom rolas ankaŭ la sentoĝuo, ne nur rilate kolorojn, sed ankaŭ prezentatajn temojn, ekz. vinberaro en plenmatura stato
=== Okcidenta fenestro ===
[[dosiero:Altenberger Dom02.jpg|eta|Okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg]]
La okcidenta fenestro de la katedralo de Altenberg konceptita en 1390 kaj finkonstruita antaŭ 1400 estas la plej granda gotika preĝeja fenestro norde de la [[Alpoj]]. La [[vitralo]] bildigas la [[Nova Jerusalemo|Ĉielan Jerusalemon]], siajn donacintojn, la unuajn bergajn gedukojn Ana de [[Palatinato]] (mortintan en 1408) kaj Vilhelmo la 2-a de [[duklando Berg|Berg]] (mortintan en 1408), ilin prezentante kiel genuantajn figurojn en sia ĉentro. La planoj por la okcidenta fenestro devenas de anonima pentristo, nomata laŭ unu el liaj verkoj ''Majstro de la Berswordt-Retablo'' kaj aktiva en Kolonjo supozeble ekde 1385 ĝis mallonge antau 1400.<ref>Götz J. Pfeiffer: ''Die Malerei am Niederrhein und in Westfalen um 1400. Der Meister des Berswordt-Retabels und der Stilwandel der Zeit''. Imhof-Verlag, Petersberg 2009 (= Studien zur internationalen Architektur- und Kunstgeschichte, 73).</ref> La nuna aranĝo de la vitroj originas el la elkonstruo mallonge post 1821 kaj estis restarigita post la tria riparado ekde 1894 ĝis 1898. La lastan riparadon plenumis ekde 1994 ĝis majo de 2005 vitropentrejo en [[Paderborn]]. Kadre de tre ampleksaj riparlaboroj ĉe la katedralo oni muntis protektan antaŭvitron. Pro tio la vitralo pendas je distanco de kelkaj centimetroj malantaŭ la protektovitro, kiu ĝin ŝirmas kontraŭ veterdetruoj. Aldone oni fortikigis la vitralon per feraj stangoj, por stabiligi ĝin kontraŭ ventpremo. Tamen ne la tuta fenestro estis riparebla pro fuslaboroj el la 1960-aj jaroj.
 
== Literaturo ==