Proponitaj reformoj de Esperanto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Dima41 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{Unua}}
{{redaktas|Dima41}}
'''Reformo de Esperanto''' estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj<ref name="A">
Rezultoj de la sukcesinta reformo povas esti:
Linio 18:
== Distingoj inter reformado kaj evoluigo ==
Laŭ la [[Enciklopedio de Esperanto]], la ĉefaj distingoj inter reformo kaj evoluo estas jenaj<ref name="A" />:
* oni okazigas reformon laŭ ĵusta plano strebante atingi konkretan aprioran celon, dum la evoluo okazas dum interkomunikado laŭ parktikaj bezonoj;
* reformoj ĉefe ''ŝanĝas'' la lingvon dum la evoluigo ĝin ''pliriĉigas''.
== Historio de reformismo en Esperanto ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
▲Reformo estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La Reformismo naskiĝis kune kun [[Esperanto]]: de [[1891]] ĝis [[1894]] la [[gazeto]] „[[Esperantisto]]“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] mem publikigis en [[1894]] plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. [[Reformprojekto de Zamenhof 1894]].) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili [[Grabowski]]) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto ([[La Lumo]]) kaj de [[Paul Berthelot]] (1903-04) restis neatentitaj. En [[1907]] sekvis danĝera atako, fare de l' „[[Delegacio por la adopto de helplingvo internacia]]“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - [[ido (lingvo)|Ido]]n (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: [[Beaufront|de Beaufront]] (patro de Ido), [[Gaston Moch|Moch]], [[Per Ahlberg|Ahlberg]], [[Antoni Kofman|Kofman]], [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]] ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' [[skismo]] estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la [[konservismo]], ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la [[Akademio de Esperanto]] kaj [[Lingva Komitato]] estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, [[Henri Sentis|Sentis]], [[René de Saussure|de Saussure-Antido]] restis tute sen influo.
== Reformprojektoj kaj esperantidoj ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
'''Reformprojektoj''' celas reformi la lingvon kiel tutaĵon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de [[Reformprojekto de Zamenhof|Zamenhof en 1894]], ellaborita por doni alternativon por voĉdonado, [[Ido (lingvo)|Ido]] de [[Louis Couturat|Couturat]] kun subteno de [[Louis de Beaufront|Beaufront]] (1907) kaj [[Nov-Esperanto]] de [[René de Saussure|Saussure]] (1925). La plej konata reformprojekto estas Ido, kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el [[listo de planlingvoj kaj planlingvaj projektoj|planlingva projekto]] al [[planlingvo]], meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo. La komenco de [[lingvoscienco|lingvoscienca]] esploro de la [[vortfarado|vortofarado]] en Esperanto kaj la priskribo de la principo de [[neceso kaj sufiĉo]] okazis provokite de [[Ido (lingvo)#Formalaj kritikoj al Esperanto|kritikoj flanke de Couturat]] kaj en konfrontado kun ties principo de la renversebleco, la teoria bazo de la vortofarado de Ido. Konstateblas ankaŭ [[Ido (lingvo)#Influo al Esperanto|influo al la vortaro]]. Negranda nombro de vortradikoj, uzitaj unue en Ido, eniris la lingvaĵon de la [[esperantlingva literaturo]], plej ofte kiel samsignifaĵoj de [[Antonimo|mal-vortoj]].
== Unuopaj reformproponoj ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
'''Reformproponoj''' koncernas unuopajn detalojn de la lingvo, ekzemple la uzon de [[Atismo|-at- kaj -it-]],[[Egzismo|-egz-]], [[Iĉismo|-iĉ-]], [[Riismo|ri]].
== Kritiko ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
Kompreneble, por ĉiu proponita reformo, iuj opinias, ke la norma Esperanta maniero estas pli bona. Homoj havas malsamajn lingvopreferojn, kaj estas necerte, ĉu sukcesa reformo malpliigus la nombron da reformproponantoj, pri la sama lingvoaspekto aŭ pri aliaj. Ĝi povus eĉ pliigi la reformojn, ĉar oni vidus, ke reformo povas sukcesi.
|