Pyzy: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
AnjoPL (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '= Pyzy = '''Pyzy''' – en pola kuirarto, vorto uzata kutime en pluralo signifas unu el elementoj de plado, kutime tagmanĝo: grandaj farunaĵoj en formo de bulo aŭ ovalo, prep...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:21, 23 okt. 2014

Pyzy

Pyzy – en pola kuirarto, vorto uzata kutime en pluralo signifas unu el elementoj de plado, kutime tagmanĝo: grandaj farunaĵoj en formo de bulo aŭ ovalo, preparataj specife depende de regiono de Pollando.

Pyzy ziemniaczane

Preparataj el terpomoj (kuiritaj aŭ raspitaj krudaj), nedevige eblas aldoni ankaŭ farunon, ovoj kaj salon, kuirataj en bolakvo. Farĉitaj per viando, kazeo aŭ fungoj aŭ manĝataj ankaŭ sen farĉo, kun frititaj lardo kaj cepo. Pladoj similaj al pyzy ziemniaczane estas inter alie kartacze, goły kaj terpomaj knedloj knedle. Grandeco de unuopa pyza estas ĉirkaŭ 4-5 cm.

Pyzy drożdżowe

Plado kutima por kuirarto de regiono Grandpollando. En aliaj regionoj de Pollando konataj sub aliaj nomoj. Preparataj de faruno, ovoj, gisto, lakto, butero, sukero kaj salo. Vaporkuirataj (vidu. pampuchy) aŭ kuirataj en bolakvo. En literaturo aperas ankaŭ proponoj kuiri pyza en forno.