Katedralo de Orleano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''katedralo Sankta Kruco de Orleano''' ([[franca lingvo|france]]: '''''Cathédrale Sainte-Croix d'Orléans''''') estas la religia centro de la episkopujo [[Orleano]]. Ĝi estas konstruita laŭ [[postgotiko|postgotika stilo]] kaj konsekrita al la [[Vera Kruco]]. La konstruo komenciĝis la 18-an de aprilo 1601, la konsekrado okazis la 8-an de majo 1829. En 1854 la preĝejo ricevis de papo [[Pio la 9-a]] la titolon de papa [[malgranda baziliko]], en 1862 oni enregistrigis ĝin kiel [[historia monumento|historian monumenton]].
== Historio ==
La unua preĝejo estis starigata proksimume 330 en la nordoriento de la fortikigita [[Orleano]], kiu tiam ankoraŭ nomiĝis ''Aurelianum''. Ĝi ricevis sian nomon de episkopo Evurtius, post kiam kelkajn jarojn antaŭe la Sankta Kruco estis malkovrita en [[Jerusalemo]]. Anianus de Orleano (mortinta proksimume 453), unu el liaj posteantoj kiel episkopo de Orleano, finfarigis la konstrulaborojn. En la jaro 865 [[Normanoj]] rabatakis la preĝejon, sed ili ne sukcesis bruldetrui ĝin. La [[Karolidoj|karolidaj]] reĝoj [[Karlomano la 2-a|Karlomano]] kaj [[Arnulf de Karintio|Arnulfo]] restarigis la malnovan staton en 883. En 999 granda brulego detruis vastajn partojn de la urbo, inter tio ankaŭ la preĝejo Sankta Kruco.
 
En la 11-a jarcento la ĝistiama katedralo Sankta Stefano fariĝis tro malgranda, por servi kiel sidejo de la episkopujo, pro kio oni rangaltigis Sanktan Krucon al nova katedralo. Nun oni alkonstruis domojn por la katedrala kapitelo sude kaj oriente de la preĝejo. Nova preĝejo, nun [[Romaniko|romanikstila]], pretiĝis en la 12-a jarcento kaj estis nun unu el la plej grandaj katedraloj de Francujo: ĝi havis duoblajn flanknavojn, [[ĥorejo]]n super la [[kripto]], [[ĥorĉirkaŭirejo]]n kun kapeloj same kiel fasadon kun du flankenstaraj turoj. Tamen ŝajnas, ke oni tro rapidis je la konstruado, ke lĉi tiu konstruaĵo jam en 1227 parte kunfalegis.
 
En 1278 episkopo Robert de Courtenay (1258–1279), nevo de reĝo [[Ludoviko la 6-a (Francujo)|Ludoviko la 6-a]], decidis konstruigi novan preĝejon, nun laŭ [[Gotika arĥitekturo|gotika stilo]], anstataŭ denove renovigi la malnovan preĝejon. Ĉar li tamen estis devigata akompani sian reĝon [[Ludoviko la 9-a (Francujo)|Ludoviko la 9-a]] dum la [[krucmilito]], li translasis la konstruon al sia amiko kaj posteanto Gilles Pasté, kiu la 11-an de septembro 1288 metis la Unuan Fundamentŝtonon. Kiel kutime la konstrulaboroj komenciĝis per la ĥorejo, por finiĝi per la laŭlonga navo, je kio oni jen enigis la malnovajn romanikajn turojn ĉe la okcidenta fasado same kiel la ne kunfalintajn partojn en la novkonstruaĵon. La ĥorejon oni pliampleksigis fine de la 13-a jarcentoj per [[absidokapelo]]j kaj dumpase de la 14-a jarcento per flankokapeloj. La nova konstruaĵo transvivis sendifekte la [[Centjara Milito|Centjaran Militon]] kaj aparte la [[sieĝo de Orléans|sieĝon de Orleano]] (1429). En 1512 oni metis grandan oran globon kun surfiksita kruco sur la sonorilturon, kiu per tio superstaris la [[navkrucoturo]]n. Dum la sekvaj jaroj oni finkonstruis per kvar novaj naveraj arkoj la interligon kun la romanika transversa navo.
 
== Mezuroj ==
* La du turoj altas 82 metrojn, la navkrucotura pinto atingas 114 metrojn.