Katedralo de Orleano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
 
En 1278 episkopo Robert de Courtenay (1258–1279), nevo de reĝo [[Ludoviko la 6-a (Francujo)|Ludoviko la 6-a]], decidis konstruigi novan preĝejon, nun laŭ [[Gotika arĥitekturo|gotika stilo]], anstataŭ denove renovigi la malnovan preĝejon. Ĉar li tamen estis devigata akompani sian reĝon [[Ludoviko la 9-a (Francujo)|Ludoviko la 9-a]] dum la [[krucmilito]], li translasis la konstruon al sia amiko kaj posteanto Gilles Pasté, kiu la 11-an de septembro 1288 metis la Unuan Fundamentŝtonon. Kiel kutime la konstrulaboroj komenciĝis per la ĥorejo, por finiĝi per la laŭlonga navo, je kio oni jen enigis la malnovajn romanikajn turojn ĉe la okcidenta fasado same kiel la ne kunfalintajn partojn en la novkonstruaĵon. La ĥorejon oni pliampleksigis fine de la 13-a jarcentoj per [[absidokapelo]]j kaj dumpase de la 14-a jarcento per flankokapeloj. La nova konstruaĵo transvivis sendifekte la [[Centjara Milito|Centjaran Militon]] kaj aparte la [[sieĝo de Orléans|sieĝon de Orleano]] (1429). En 1512 oni metis grandan oran globon kun surfiksita kruco sur la sonorilturon, kiu per tio superstaris la [[navkrucoturo]]n. Dum la sekvaj jaroj oni finkonstruis per kvar novaj naveraj arkoj la interligon kun la romanika transversa navo.
 
En 1567 eksplodis la [[francaj religiaj militoj|Dua Hugenotmilito]], dum kiu okupis Orleanon la protestantoj, kiuj baldaŭ komencis detrui la preĝejojn. Ilia gvidanto Ludoviko la 1-a de Burgono, princo de Kondeo, tial masonfermigis la pordegojn de la katedralo, tamen eta grupo de Hugenotoj sukcesis entrudiĝi en la katedralon dum la nokto de la 23-a al la 24-a de februaro 1568 kaj eksplode krevigi la kvar pilastrojn de la navokruciĝo, pro kiu la preĝejo preskaŭ plene kunfalegis. Nur la kapeloj ĉe la ĥorejo kaj la du unuaj naveraj arkoj restis starantaj. La 2-an de julio 1598 reĝo [[Henriko la 4-a (Francujo)|Henriko la 4-a]] iris al Orleano kaj promesis la rekonstruon de la katedralo je kostoj de la ŝtato. La 18-an de aprilo 1601 Henriko kaj [[Maria de Mediĉo]] metis la Unuan Fundamentŝtonon por la nova preĝejo. La ĥorejo pretiĝis en 1623, en 1627 komenciĝis la konstruadoj en la transversa navo, kies norda parto estis finkonstruata en 1643, kaj ties suda parto en 1643. Super la portalon de la suda transversa navo oni fiksigis la devizon de la nova reĝo [[Ludoviko la 14-a (Francujo)|Ludoviko la 14-a]]: ''Nec pluribus impar''.
 
Arĥitekto Étienne Martellange laboris en la 17-a jarcento pri la preĝejo, lin postsekvis en la 18-a jarcento Jacques Gabriel, de kiu devenas la ĥorseĝaro kaj la ĥorbarilo, same kiel Louis-François Trouard. En 1739 komenciĝis la konstrulaboroj ĉe la okcidenta portalo kaj ĉe la du turoj kiel plilongigo de la ĉefnavo. Oni malkonstruis la malnovan romanikan fasadon kaj finkonstruis la novan en 1773. La du unuajn etaĝojn de la turoj oni konstruis en la dek jaroj poste, post kiam la portalo estis plifortikigenda, ĉar ĝi minacis kunfalegi. La [[franca revolucio de 1789]] ĉesigis la pluajn laborojn, tamen por finkonstruo de la katedralo mankis nur la du turoj.
 
Nur en 1817 rekomenciĝis la konstruado, en 1829 [[Karlo la 10-a (Francujo)|Karlo la 10-a]] povis solenigi la finkonstruon. En 1854 oni malkonstruis la sonorilturon, kiu konsiderinde flankenkliniĝis, kaj novkonstruis ĝin ene de kvar jaroj. En 1859 oni instalis la vitralojn en la ĥorejo.
 
En la jaro 1940 aeraj bombatakoj difektis la katedralon. Post militfino komenciĝis la riparlaboroj, kiuj tamen nun ne jam estas finitaj: la aliro al la du turoj plue estas malpermesita.
 
== Mezuroj ==