Benzeno: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Benzene structure.png|thumb|right|300px|Struktura kaj spaca modeloj de benzeno]]
'''Benzeno''' (kies neracia nomo estas benzolo) estas organika kemia kombinaĵo (C6H6), kiu estas senkolora, fluema, forte refrakta, akra-gusta likvo kun karakteriza odoro. Ĝi brulas [[fulgo|fulgante]], lumante; tre brulema. Inhalado de ĝia vaporo kaŭzas akutan aŭ kronikan veneniĝon; en granda koncentreco povas kaŭzi morton pro la malfunkciigo de la spira centro; ankaŭ ĝi kaŭzas [[Leŭkemio|leŭkemion]]. Ankaŭ la trinkado de la benzolo havas samajn simptomojn. Ĝi kaŭzas sur la haŭto blazetajn erupciojn.
 
Ĝi estas tipa kombinaĵo de la [[aromatoj|aromataj kombinaĵoj]]; la molekulo konsistas el unu [[benzolringo]]. Tiun ringon oni skizas ofte kiel norman sesangulon. Kvankam ĝi estas nesaturita kombinaĵo, ĝi ne havas duoblajn ligojn. La 6 [[karbono|karbonatomoj]] interligiĝas al ringa strukturo per aromataj ligoj.