Lajos Kossuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
Li iĝis ekde januaro de 1841 ĉefredaktoro de la nova gazeto Pesti Hírlap (aperis dufoje en semajno), kies posedanto [[Lajos Landerer]] [lajoŝ landerer] dungis Kossuth-on laŭ sekreta permeso de la kortego. La aŭstra registaro esperis, ke ĝi per la cenzuro povas bridi la danĝeran politikiston, sed tio pruviĝis eraro.
 
Kossuth kaj la samredaktantoj skizis burĝan liberalan reformprogramon, preferis unuafoje ŝenŝarĝigon de la servutuloj per ŝtata kompenso. Tiel la kamparanoj iĝas samrajtaj ol la burĝoj kaj havas rajton pridiskuti la registaran funkcion. Kossuth instigis - je efiko de teorioj de la sudgermana ekonomikisto [[Friedrich List]] - la reformojn de la dogan- kaj komercpolitiko, industrian evoluon.
 
La gazeto montris sin lojala, sed la agitado por la reformoj ektimigis la aŭstran registaron kaj la hungarajn konservativulojn kaj eĉ moderajn politikistojn kiel István Széchenyi, kiu ekde aprilo de 1841 diskutis kun Kossuth en artikoloj kaj per flugfolioj. Széchenyi akuzis lin je skurĝo de politikaj emocioj, je ekscito kontraŭ la nobeluloj, je perforta hungarigo ktp.. La publiko apogis Kossuth-on, tiel Széchenyi daŭre izoliĝis.