Vikipedio:Redaktomilito: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
La politiko celas subtenadi diskutadon inter redaktantoj kun diversaj opinioj kaj eviti kruelajn redaktomilitojn. De tiu vidpunkto estas malrekomendinda ankaŭ farado de precize 3 malfaroj ĉiutage kelkajn sinsekvajn tagojn. Alternative aŭ kompletige eblas ŝlosi koncernan artikolon.
:Karaj - fakte mi nuntempe ne vidas kialon por tia regulo nuntempe en nia vikipedio. Redaktajn militojn ni ne havis ofte, kaj la regulo ja estas burokrataĵo kaj ne tro inteligenta, ĉa se ekzemple certa artikolo estis atakita pli ol 3-foje tage de vandaloj, tiam povas esti bezono de pli ol tri malfaroj - ŝlosi paĝon nature povus esti solvo, sed estas certaj paĝoj, kiujn oni prefere ne ŝlosu. Ĉar la kvanto de kunlaborantoj en nia vikipedio malgrandas, povas esti bezono de intervenoj fare de sama persono. Mi opinias, ke tiu regulo en nia vikipedio ne estas bezonata kaj ne adekvata al niaj bezonoj. En la nuna momento, mi ne vidas bezonon por tia regulo. Momente mi ne vidas bezonon pri solvo de problemo, kiun ni ja ĝis nun ne havis! Certe, se subite la situacio multe ŝanĝiĝas (ekzemple la kunlaborantaro de nia vikipedio multe kreskas - nuntempe Esperanto-vikipedio ja estas vilaĝo, en kiu unu konas la alian kaj krome malgraŭ kvereloj, mi konstatas kun malmultaj esceptoj relative bonan diskutokulturon), oni tion povas rediskuti. Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 11:57, 26 Okt. 2014 (UTC)
 
== Vidu ankaŭ ==