Mohandas Karamchand Gandhi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
mi ne komprenas, kial "esperante" estas pli bona ol "en Esperanto", sed se jes, tiam ĝi estu minuskla
Linio 9:
|Loko de morto = [[Nov-Delhio]], [[Barato]]
}}
'''Mohandas Karamchand Gandhi''' ([{{IFA|moːhənd̪aːs kərəmtʃənd̪ gaːnd̪ʱiː}}], [[Guĝarata lingvo|guĝarate]] ''મોહનદાસ કરમચંદ ગાંધી'', [[Hinda lingvo|hindie]] ''मोहनदास करमचन्द गांधी'', Esperanteesperante '''Mahatmo Gandhio''') naskiĝis la [[2-an de oktobro]] [[1869]] en Porbandar, en okcidenta [[Barato]]. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de [[Viŝnuo]]. Gandhi edziĝis 13-jaraĝa. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al [[Britio]] por iĝi advokato. Li revenis al Barato en [[1891]], en la sekva jaro iris al la [[Sud-Afriko|sud-afrika]] provinco [[Natal]], por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn [[raso|rasajn]] antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca [[leĝo]], kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdoni. Gandhi fondis la [[Barata Nacia Kongreso|Baratan Kongreson]] por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en [[1897]] post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Li apogis la britojn dum la [[Britia-bura Milito|Bura Milito]], organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.
 
Li kreis la "[[Civila malobeo|civilan malobeon]]", kiam en septembro [[1906]] la registaro de provinco [[Transvalo]] volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan renkontiĝon en Imperia Teatro de [[Johanesburgo]] kaj minacis reagi perforte kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis [[hinduismo|hinduoj]] kaj [[islamo|islamanoj]], rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en [[1907]], Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de [[Henry David Thoreau|Thoreau]], kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.