Somermeznokta sonĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
==Datoj==
Oni ne scias certe kiam la teatraĵo estis skribita kaj prezentita al publiko unue, sed oni kredas ke estis ĉirkaŭ [[1594]] kaj [[1596]]. Kelkaj aŭtoroj defendas ke ĝi estis skribita por la geedziĝo de Sir Thomas Berkeley kaj Elizabeth Carey, en februaro de [[1596]]. La komedio do naskiĝis tempoproksime al ''[[Romeo kaj Julieta]]'', kaj komentintoj emfazis, ke simila konflikto kiel en tiu tragedio okazas ankaŭ ĉi tie, eĉ dufoje: tuj komence patra malpermeso malhelpas, eĉ sub mortominaco, la geedziĝon de Lisandro kaj Hermia, kaj en la 5a akto [[Piramo kaj Tisbe]] mortigas sin pro amo - ĉi tie sanga amtragedio turniĝas en burleskon per la ludo fare de la metiistoj, do temas pri [[parodio]].<ref>Postparolo al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 81.</ref>
 
Kurioze la titolo de la komedio indikas la 24an de junio, sed la okazo ne okazas tiam sed fine de aprilo al 1a de majo. Do ne temas pri festo de Sankta Johano.<ref>Postparolo al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 81.</ref> Sed ĉar temas pri sonĝo, ĝi povas okazi plej taŭge en tiu somermeza nokto.