Kristanismo kaj antisemitismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La termino '''antisemitismo''' (= kontraŭjudismo) estis forĝita ĉe la fino de la 19-a jarcento de Wilhelm Marr kaj konsistas en la kontraŭeco, sur rasaj bazoj, al...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:38, 27 okt. 2014

La termino antisemitismo (= kontraŭjudismo) estis forĝita ĉe la fino de la 19-a jarcento de Wilhelm Marr kaj konsistas en la kontraŭeco, sur rasaj bazoj, al personoj konfesantaj judan religion; iom post iom la nocio plilarĝiĝis inkluzivante ankaŭ la kontraŭecojn motivitajn per politikaj kaŭzoj; foje ĝi miksiĝas kun rivaleco, malamikeco aŭ teologia kontraŭeco: e tiuj kazoj oni preferus uzi la terminon antijudismo, ankaŭ se la plej granda parto de historiistoj akurate distingas la du terminojn.[1]

Ĉe la komenco de la evento kristana naskiĝis kontrasto inter la nova "sekto" kaj la tradicia hebrea nukleo, pliprecize pro la principo ke la kristana fondinto estis kultata kiel Dio kaj pro la fakto ke tiuj sektanoj estis forigitaj el la sinagogo. Influis ankaŭ la fakto ke kristanismo, en la romia imperio okupis kun la edikto de Milano, praktike, la elstaran pozicion kiu antaŭe estis de la judoj. Krome la Patroj de la Eklezio kaj kristanaj katekizantoj estis fakte devigataj bremsi la fascinon de la hebreeca religio ĉe nemalmultaj kristanoj, altiritaj forlasi kristanismon por aliri la hebrean religion. Vidu: Evangelio laŭ Ebionitoj, Epifanio el Salamis ktp.

Foje en la polemiko, precipe pro teologiaj debatoj, Patroj de la Eklezio uzis vortojn ne amikecajn rilate la pensadon aŭ priskribon pri la hebrea religio. [2] kiuj, laŭ iuj judoj pezis en la historio de kontraujudisno tion kreskigante ĝis al la ekstremaj sekvoj kiel la ekstermejo de Aŭsvico.

Ĉu tio taksindas kontraŭjudismo? Hodiaŭ judoj tio opinias kaj opiniigas, dum kristanoj, teologoj kaj antropologoj, ekskludas ĉar ne estas en ĝi aganta la principo kontraŭrasa. Vidu en Pio la 12-a kaj Holokaŭsto.

Kontraŭjudismo antaŭ la estiĝo de kristanismo

La juda diasporo estas tiu socia kaj kultura fenomeno kiu vidas la juroj disperdiĝi tramonde kaj samtempe konservi sian identecon kulturan kaj religian. Ĝenerale historiistoj informas ke tiu diasporo komenciĝis koincide kun la detruo de Jerusalemo 587 a.K.[3] flanke de babilonanoj kaj la deportado al Babilono. Fortaj hebreaj komunumoj formiĝis en Mezopotamio, en Grekio, en Romo, en Aleksandrio kies loĝantara triono estis hebrea.

Kontraŭ tiuj hebreaj diasporaj komunumoj kreiĝis, antaŭ ol kristanismo enmondiĝis aŭ atingus la strukturon de religio, situacioj de vera kontraŭjudismo. La unua historie konigita pogromo okazis en la jaro 38-a p.K. [4]

La estiĝo de kristanismo

Kun la enmodiĝo de kristanismo estas forĝita, fakte, ankaŭ la koncepto antijudismo, kiu manifestiĝas per fortaj nigrecaj koloroj rilate judan mondon (paralelaj, tamen, al tiuj judaj rilate kristanismon).

  • Laŭ iuj kristanoj, la hebreoj sin iĝis malindaj je la eterna vivo nome je la eterna savo[5] ne nur pro la fakto ke ili ne akceptis Jesuon Kriston kiel mesion sed precipe pro la fakto ke ili lin mortigis. Simila koncepto, kvankam en malsamaj cirkonstancoj, emerĝas en la paroladoj de Sankta Petro (vidu: en Agoj de la apostoloj.
  • Johano Krizostomo akuzas hebreojn pri rifuzo de la diaj donoj kaj kaŭzo de la morto de Jesuo[6]
  • Ankaŭ Sankta Aŭgusteno de Hipono subtenas ke estas teologia motivo por identigi hebreojn kun Kaino. Ili, kiel Kaino, devus resti en vivo por signali ke mem estas punataj por la iliaj kulpoj.
  • Aliaj kristanoj al la motivoj teologiaj aldonis motivojn moralajn: ĝenerale riproĉanta al ili kion ili riproĉis al multaj kristanoj.
  • Sed troviĝas ankaj kritanaj pensuloj kiuj vidigas en la judoj la admirindan kaj admirendan fonton de kristanimoo.

Estas atendataj studioj pri tio kion diris kaj verkis gtiutempaj judoj rilate kristanojn kaj kristanismon.

Kontraŭjudismo post la jaro mila

 
Miniaturo el Grandes Chroniques de France priskribanta la forigon de Judoj el Francio de 1182.

La situacioj ŝanĝiĝis dum la 11-a jarcento. Influis sur tiuj ŝanĝiĝoj la:

  • krucmilitoj kiuj kreis novajn rilatojn kun judoj kaj novajn kontraŭecojn reciprokajn.
  • kvara laterana koncilio (1215]] kiu unua kodigis iujn normojn rilate la judojn:
    • surmeti vestojn kiuj ilin distingu el kristanoj
    • ne promeni travoje dum la paska tagtrio
    • ne postuli interezojn tro altajn okaze de prunto[7]
  • Sinsekve, en la dua jarmilo en Eŭropo, la juda popolo trafis en gravajn problemojn kiuj igis malfacilajn la rilatojn inter la du religioj:

1275, Eduardo la 1-a forigis judojn el Anglio akuzitajn pri malfideleco. Ili rifuĝis en Francio, Hispanio, Italio kaj precipe en Pollando.

En 1296 simile okazis en Normandio.

En 1306 Filipo la 4-a elpelis la judaron el Francio ĉar ilia posedaĵoj estis bezonataj de la reĝo por financi diversajn projetkojn, ankaŭ militajn. Judoj rifuĝis en Hispanio, Italio kaj precipe en Pollando.

En 1492 la Katolikaj Gereĝoj, Isabela la 1-a kaj Fernando la 2-a elpelis el Hispanio judojn se ne konvertiĝintajn al kristanismo, kiuj tamen konservis la rajton kunporti kun si aŭ vendi siajn havaĵojn. La precipa akuzo kontraŭ ili estis ke ili partianiĝis kun islamanoj dum la rekonkeraj militoj.

  • Bernardino el Feltre predikas kontraŭ la judaj uzuristoj
  • “fiaj buleoj” (fiaj, laŭ judoj) (Cum nimis absurdum, Dudum a felicis, Caeca obdurata,Hebreorum gens) per kiuj estis dekretitaj severaj restriktigaj normoj por la romaj judoj en l 16-a jarcento:
  • loĝi en la geto
  • ne posedi nemoveblaĵojn
  • moviĝi ene de ŝtato nur kun permeso
  • surmeti surveste distingilon
  • ne praktiki liberalajn
  • de tempo al tempo aŭskulti predikon por instruo kaj eventuala konvertiĝo.

En Italio ankoraŭ ardas la polemiko pri la supozita senenergia opono de la Apostola seĝo al faŝistaj rasaj kontraŭjudaj leĝoj (1938); laŭ judoj la kaloluka eklezio ne reagis, aŭ ne reagis laŭ sia kutimo, ĝuste ĉar temis pri judoj de ĝi taksataj laŭ la kliso antijudisma.[8]

Krome judoj plendas ke papo Pio la 12-a ne helpis sufiĉe energie por savi la judojn enprizonigitajn kaj envagonaritajn po la ekstemejo de Aŭsvico la nokton de la 16-a de oktobro de 1943. Tamen, katolikaj historiistoj jam prezentis amason da dokumentoj por montri ke la apostola Seĝo faris ĉion eblan por malhelpi la deportadon, Vidu: Pio la 12-a kaj Holokaŭsto.

Antijudismo kaj kontraŭjudismo kaj antisemitismo kaj Nostra Aetate

Granda kontribuo, sendube, definitiva, por la superado de antijudismo kaj kontraŭjudismo en la katolikaj medioj, lanĉis la teksto de la koncilia Nostra Aetate en kiu estas asertata kio jam en iuj patroj de la eklezio, nome ke la donoj donitaj de Dio al la hebrea popolo neniam estis revokitaj (4, a-d); ke judoj daŭrigas esti karegaj al Dio, kies donoj kaj la alvoko estas sen pento. Pro tiu kialo (n. 4.h) la hebreojn oni konsideru laŭ pozitiva estimo: fakte “ili ne prezentiĝu kiel reĵetitaj de Dio, ne kiel malbenitaj, kvazaŭ tio fontus el la Sanktaj Skriboj; fine (n. 4, g) la dokumento ekskludas la kolektivan respondecon de Israelo pro la mortigo de Jesuo: nome, nekulpigindas pri la morto de jesuo ĉiuj hebreoj tiamaj kaj neniu hebreo hodiaŭa”. Se tia estas pensaro de katolikoj, oni esperas ke ĉesus ankaŭ antikristanismo en la judaj .medioj.

Notoj

  1. M. Ghiretti, Storia dell'antigiudaismo e dell'antisemitismo, Bruno Mondadori, Milano 2002; P. Stefani, L'antigiudaismo, Laterza, Roma-Bari 2004.
  2. Nancy Calvert Koyzis, Paul, monotheism and the people of God: the significance of Abraham traditions for early Judaism and Christianity, 2004, Continuum International Publishing Group. Isbn=0-567-08378-0.
  3. Kvankam spurojn de tiu juda fenomeno oni trovis en papirusaj dokumentoj de Elefantina (Egiptio) de la 7-a jarcento a.K.
  4. Clara Kraus Reggiani, Storia della letteratura giudaico-ellenistica, Mimesis Edizioni, Milano-Udine 2008, p. 136.
  5. Eterna vivo ests difino uzita de evangeliistoJohano por difini la eternan savon.
  6. Sed tion li diras ofte ankaŭ pri kristanoj tiam vivantaj.
  7. Laux iuj hitoriistoj iuj el tiuj normoj estis dekretitaj avantaĝe de la judoj foje trafitaj de la kristana popolo.
  8. Renzo De Felice, Storia degli ebrei italiani sotto il fascismo, Einaudi, III edizione, 1988, p. 298.

Bibliografio

  • it, La Chiesa nell'età dell'assolutismo, Brescia 1989, pp. 89–103
  • fr, Fadiey Lovsky, Antisémitisme et mystère d'Israel, Parigi 1955
  • it, Attilio Milano, Storia degli Ebrei in Italia, Torino 1963
  • fr, Marcel Simon, Verus Israel. Etude sur les relations entre Chrétiens et Juifs dans l'Empire romain (135-425), Parigi 1964
  • Leon Poliakov, Storia dell'antisemitismo, Firenze 1973
  • Anna Foa, Ebrei in Europa dalla Peste Nera all’Emancipazione, Roma-Bari 2001
  • Yves Chiron, Pie XI (1857-1939), Perrin, Paris 2004, tr. it., Pio XI. Il papa dei Patti Lateranensi e dell'opposizione ai totalitarismi, Milano 2006.
  • Elena Mazzini, "L'antiebraismo cattolico dopo la Shoah. Tradizioni e culture nell'Italia del secondo dopoguerra (1945-1974)", Roma, Viella 2012.
  • Renzo De Felice, Storia degli ebrei italiani sotto il fascismo, Einaudi, 1988

Vidu ankaŭ