Helenisma Epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Post la projektoj de Aleksandro la Granda en la [[Persa Imperio]], helenismaj regnoj estis establitaj ĉie en sudokcidenta Azio (nome en [[Seleŭkio]], Regno de Pergamono) kaj nordorienta Afriko (Ptolemea Regno). Tio rezultigis la eksportadon de [[greka kulturo]] kaj de [[greka lingvo]] al tiuj novaj areoj, kaj krome de grekaj kolonianoj mem. Egale, aliflanke, tiuj novaj regnoj estis influitaj fare de la indiĝenaj kulturoj, enkondukante lokajn praktikojn kie utilas, necesas, aŭ oportunas. Helenisma kulturo tiel reprezentas fuzion de la Malnovgreka mondo kun tiu de la [[Proksima Oriento]], [[Mezoriento]], kaj [[Sudokcidenta Azio]], kaj foriro de pli fruaj grekaj sintenoj direkte al "barbaraj" kulturoj.<ref>Green, p. xvii.</ref> La helenisma civilizo estis karakterizita per nova ondo de greka koloniigo<ref>[http://mars.wnec.edu/~grempel/courses/wc1/lectures/10hellenism.html Professor Gerhard Rempel, ''Hellenistic Civilization'' (Western New England College)].</ref> (diferenca de tiu okazanta en la 8-a al 6-a jarcentoj a.K.) kiu establis grekajn grandurbojn kaj regnojn en Azio kaj Afriko.<ref name=wilcken>Ulrich Wilcken, ''Griechische Geschichte im Rahmen der Altertumsgeschichte''.</ref> Tiuj novaj grandurboj estis formitaj de grekaj kolonianoj kiuj venis de diversaj partoj de la greka mondo, kaj ne, kiel antaŭe, de specifa "patrinurbo".<ref name=wilcken/> La ĉefaj kulturaj centroj disetendiĝis de kontinenta Grekio ĝis [[Pergamono]], [[Rodiso]], kaj novaj grekaj kolonioj kiaj ekzemple [[Seleŭkio]], [[Antioĥio]] kaj [[Aleksandrio]]. Tiu miksaĵo de grek-parolantoj naskis oftan [[Atiko|atike]] bazitan [[dialekto]]n, konatan kiel [[Kojnea greka lingvo|kojnea greka]], kiu iĝis la ''[[lingvafrankao]]'' tra la helenisma mondo. Akademiuloj kaj [[historiisto]]j estas dividitaj pri kiu okazaĵo signalas la finon de la helenisma epoko. La helena civilizo povas esti observita finiĝanta aŭ kun la fina konkero de la grekaj kernoregionoj fare de [[Romio]] en 146 a.K. sekvante post la Akea Milito, kun la fina malvenko de la Ptolemea Regno ĉe la [[Batalo de Aktio]] en 31 a.K., aŭ eĉ la movo de romia imperiestro [[Konstantino la Granda]] de la ĉefurbo de la [[Romia Imperio]] ĝis [[Konstantinopolo]] en 330 p.K.<ref name=eb>{{cite web |url=http://www.britannica.com/EBchecked/topic/260307/Hellenistic-Age |author= |title=Hellenistic Age |work=[[Encyclopædia Britannica]] rete |publisher=[[Encyclopædia Britannica, Inc.]] |accessdate=8 September 2012}}</ref><ref name="ReferenceC">Alexander The Great and the Hellenistic Age, p. xiii. Green P. ISBN 978-0-7538-2413-9</ref>
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Klasika Grekio]]
* [[Antikva Grekio]]
* [[Historio de Grekio]]
 
==Notoj==