Nikolaj Rytjkov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ne Britiaj, ne rusiaj
Linio 3:
N. Rytjkov eklernis tie Esperanton en la jaro [[1926]] ĉe [[Roman NIKOLJSKIJ]]. Aktoriĝinte ĉe la Akademio de Drama Arto "A. Lunaĉarskij" li estis aktoro de la Teatro Lenin-Komsomol en [[Moskvo]] ekde la jaro [[1933]]. Kiel aktiva membro de [[SEU|Sovetrespublikara Esperantista Unio]], deklarita en la jaro 1938 spiona organizaĵo, li estis arestita kaj ekzilita al [[Siberio]]. Ekde [[1956]], plene senkulpigita kaj liberigita, li reaktoris en la [[Teatro Lenin-Komsomol]] kaj rolis en filmoj kaj ĉe la radio kaj televido en Sovetunio. Kiel kunaŭtoro li partoprenis en la preparado de la Rusa-Esperanta Vortaro de [[Eŭgeno A. BOKAREV|E. Bokarev]]. Ofte li deklamis dum kunvenoj de Moskvaj esperantistoj, antaŭ kiuj li unuafoje realigis sian revon: ludi la rolon de [[Lenin]]. En [[1963]] N. Rytjkov debutis antaŭ la internacia Esperanto-publiko dum la 48a Universala Kongreso en [[Sofio]]. Ekde la jaro [[1965]] li ofte recitadis en la Esperanto-Kongresoj en Eŭropo, lastfoje en la 56a Universala Kongreso en Londono. Dum la lastaj jaroj li ludis la rolon de Lenin sur la profesia scenejo ĉe la Okcidentgermana Televido en la telefilmo "Bŭrgerkrieg in Russland" /"Intercivitana milito en Rusio") kaj en la teatraĵo "Magnificence" ("Gloro") en Royal Court Theatre en Londono. BBC elsendis liajn deklamojn el "En la Unua Rondo" kaj "Kancera Hospitalo" de Solĵenicin en la rusa kaj Esperanto, en kiun li mem tradukis la fragmentojn. Li estis okupita pri produktado de radio-kurso pri Esperanto por elsendado el universitataj radio-stacioj, kiam la morto ĉesigis lian agadon.
 
[[Kategorio:BritiajBritaj esperantistoj|RYTJKOV, Nikolaj]]
[[Kategorio:Esperanto-teatro|RYTJKOV, Nikolaj]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1973|RYTJKOV, Nikolaj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1913|RYTJKOV, Nikolaj]]
[[Kategorio:RusiajRusaj esperantistoj|RYTJKOV, Nikolaj]]