Somermeznokta sonĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
1a -> 1-a
Linio 5:
[[Dosiero:MidsummerPuckFlying.jpg|thumb|Vince Cardinale kiel Puck el prezento de "A Midsummer Night's Dream" ĉe Carmel Shakespeare Festival, Septembre 2000]]
 
== Datoj ==
Oni ne scias certe kiam la teatraĵo estis skribita kaj prezentita al publiko unue, sed oni kredas ke estis ĉirkaŭ [[1594]] kaj [[1596]]. Kelkaj aŭtoroj defendas ke ĝi estis skribita por la geedziĝo de Sir Thomas Berkeley kaj Elizabeth Carey, en februaro de [[1596]]. La komedio do naskiĝis tempoproksime al ''[[Romeo kaj Julieta]]'', kaj komentintoj emfazis, ke simila konflikto kiel en tiu tragedio okazas ankaŭ ĉi tie, eĉ dufoje: tuj komence patra malpermeso malhelpas, eĉ sub mortominaco, la geedziĝon de Lisandro kaj Hermia, kaj en la 5a5-a akto [[Piramo kaj Tisbe]] mortigas sin pro amo - ĉi tie sanga amtragedio turniĝas en burleskon per la ludo fare de la metiistoj, do temas pri [[parodio]].<ref>Postparolo al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 81.</ref>
 
Kurioze la titolo de la komedio indikas la 24an24-an de junio, sed la okazo ne okazas tiam sed fine de aprilo al 1a1-a de majo. Do ne temas pri festo de Sankta Johano.<ref>Postparolo al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 81.</ref> Sed ĉar temas pri sonĝo, ĝi povas okazi plej taŭge en tiu somermeza nokto.
 
== Roluloj ==
La komedio finas per tri nuptoj, kio sugestas, ke ĝi estis verkita por tia festo de aristokrata paro. Tiele [[Tezeo]] reprezentus la nobelan fianĉon, idealigitan senjoron grandaniman, kvazaŭ kiel humanisma idealo de la absoluta monarko, propra de la epoko.<ref>Postparolo al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 82.</ref> Kontraste al tiu stabila [[rolulo]] aperus [[amo]] kiel blinda emocio. Ankaŭ kontraste estas tri niveloj aŭ tavoloj de roluloj kaj de scenoj: la amuza grupo de metiistoj kiuj iĝas amatoraj aktoroj (kaj parodio de la tiama aktoraro kaj teatro mondo ŝekspira), la realaj ĉirkaŭantoj de Tezeo kaj la "fikciaj" Pukk kun Oberono kaj Titania.
 
Laŭ la citata eldono de [[Kalman Kalocsay]], la nomoj de la roluloj estas: Tezeo, duko de Ateno; Egeo, patro de Hermia; Lisandro kaj Demetrio, enamiĝintaj al Hermia; Filostrato, amuzestro de Tezeo; Adzo, ĉarpentisto; Raboto, meblisto; Bobeno, teksisto; Fluto, blovil-riparisto; Potnazo, ladisto; Magero, tajloro; Hipolita, reĝino de amazonoj, fianĉino de Tezeo; Hermia, filino de Egeo, enamiĝinta al Lisandro; Helena, enamiĝinta al Demetrio; Oberono, reĝo de feoj; Titania; reĝino de feoj; Pukk aŭ Robino la Bonulo; Pizofloro, Aranenreto, Tineo kaj Mustardsemo, feoj; aliaj gefeoj eskortantaj la reĝon kaj reĝinon, kaj eskorto de Tezeo kaj Hipolita. La scenejo montras [[Ateno]]n kaj arbaron proksiman.<ref>Dramatis Personae al ''[[Somermeznokta sonĝo]]'' de [[William Shakespeare]], trad. [[Kalman Kalocsay]], J. Régulo, [[La Laguna]],1967. p. 6.</ref>
 
== Rakonto ==
Antaŭ la nupto de Tezeo kaj Hipolito okazas mikso de fantazio, sonĝoj, amo kaj magio kiu interplektas tri historiojn: en unu nivelo, amhistorio de nobela paro malhelpata de patra malpermeso, en dua nivelo, amuzaj mallertaĵoj de laboristaj amatoraj aktoroj kaj en tria nivelo, grupo de membroj de la submondo de feoj, nepra por la solvo de la konflikto, sed kiu dekomence plie malhelpas.
 
Linio 22:
* ''Somermeznokta sonĝo'', tradukis [[Kalman Kalocsay]], [[La Laguna]]: [[Régulo]], 1967. - 99 paĝoj. [http://katalogo.uea.org/index.php?inf=3149]
 
==Notoj Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Ŝekspiraj komedioj]]