Harald la 1-a (Norvegio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Flateyjarbok Haraldr Halfdan.jpg|eta|<center>Harald la belhara, en ilustraĵo de la 14-jarcenta manuskripto '' Flateyjarbók'' ("libro de la malmontaj insuloj")]]
'''Harald la belhara''' ([[malnovnordlande]] ''Haraldr hárfagri'', [[norvega lingvo|norvege]] ''Harald Hårfagre''; naskiĝis ĉ. la jaro [[850]], mortis ĉ. la jaro [[932]]) estis memorata de mezepokaj historiistoj kiel la unua [[reĝo de Norvegio]], kaj sekve ricevis la numerigon '''Harald la 1-a de Norvegio'''. Laŭ tradiciaj tekstoj kiuj cirkulis en [[Norvegio]] kaj [[Islando]] en la dekdua kaj dektria jarcentoj, li reĝis de ĉ. [[872]] ĝis [[930]]. La plejparto de lia vivo restas malcerta, ĉar la plejparto de [[sagao]]j pri li, kiuj estas la solaj dokumentaj fontoj pri lia vivo, kreiĝis nur du ĝis tri jarcentojn post lia morto. Malmultaj restaĵoj de iuj liaepokaj laŭdaj poemoj de [[skaldo]]j ŝajnas rilati al venkoj de Harald kontraŭ oponantoj en Norvegio. El liaj oponantoj en Norvegio, kiuj nomis lian regadon perforta, estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj. Granda parto el ili ne volis humiliĝi kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita insulo [[Islando]] nordokcidente en la Atlantika Oceano. Tial ''Harald la belhara'' nerekte kaŭzis la konstantan homan loĝiĝon de Islando.
 
{{ĝermo|historio}}