Ŝtonkavernaro de Mogao: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q43286))
Kiam la eminenta bonzo Xuanzang de la dinastio Tang (618 – 907) pilgrimis al la Okcidento por preni sutron, lin trafis la montaro Tianshan. Multaj el liaj sekvantoj kaj bovoj mortis de frosto. Pamiro 7 000 metrojn alta super la marnivelo, kiu tuŝas okcidentan Xinjiang, abundas je krutaĵoj. Oni ilin transiris unu post alia helpe de ŝnuro. Oni travadis riveron pere de dika ŝnuro super ĝi. Foje okazis tie neĝoŝtormo, kaj pli ol 10 000 komercistoj mortis de frosto. Tial ĉiuj senditoj, komercistoj kaj bonzoj senescepte benopetis de la Budho kaj eĉ donacis monon por konstrui kavernojn en Dunhuang.
 
La [[Silka Vojo]] kunfandis la kulturojn orientan kaj okcidentan. La freskoj en la kaverno n. 45 montras, ke en la 12-a jarcento, la bodisatvoj vestis sin per jupo el gazo kaj mallongan veston kun malalta kaj larĝa kolumo laŭ modo de la dinastio Tang, sin beligante per persaj orelringoj kaj hinda koliero. Tre interese!
 
Kiel skribite, en la jaro 1900, taoisto Wang Yuanlu malkaŝis la sekretan groton, en kiu konserviĝis almenaŭ 50 000 sutraj klasikaĵoj, dokumentoj kaj aliaj objektoj el la tempo de la jaro 359 ĝis 1006, temantaj pri politiko, ekonomio, militafero, historio, religio, filozifio, medicino, astronomio, geografio, nacio, filkloro, literaturo kaj arto. Tamen kvar kvinonoj el tiuj trezoraĵoj estis forportitaj aŭ forŝtelitaj de aliaj landoj.
 
En la jaro 1987, la ŝtonkavernaro Mogao estis enlistigita de [[Unesko]] en la Katalogon de [[Monda Heredaĵo de UNESKO|Mondaj Kulturaj Heredaĵoj]].
 
==Ŝtonkavernaro de Mogao kaj Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Jen kiel oni montras la Ŝtonkavernaron de Mogao:
 
:Poste sin norden svingas al la Dunhŭanga grotaro,
:ĉe l'neĝaj montoj Mogaŭ, laŭ la [[Irvojo de Silko]],
:kie kuniĝas artoj Ĉina, Bharata kaj ankaŭ
:influoj Grekaj en pentroj, skulptoj hieratikaj
:de l'tricent ŝtonaj grotoj por ermitvivo piula.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Monda heredaĵo - Ĉinio}}
188 820

redaktoj