Siksta Kapelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
La plafono, komisiita de [[Papo Julio la 2-a]] kaj pentrita de Mikelanĝelo inter 1508 al 1512, havas serion de naŭ pentraĵoj montrantaj la bildojn de ''Dia Kreado de la Mondo'', ''Interrilato de Dio kun Homaro'' ''Falo de Homaro el la Graco de Dio''. Sur la grandaj [[pendentivo]]j kiuj subtenas la volbon estas pentritaj 12 bibliaj kaj klasikaj gravuloj kiuj profetis ke Dio sendos Jesuon Kriston por la saviĝo de homaro.
 
==La Siksta Kapelo kaj Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el [[Eŭropo]]. Jen kiel oni prezentas la Sikstan Kapelon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:
 
:Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
:-Jen l'alta [[Koloseo]] kun marmorŝtono polura,
:la [[Konstantena arko]] kaj statuego de [[Febo]],
:nobela [[Panteono]] kaj civitana [[Forumo]].
:Tie la [[Katedralo de Sankta Petro]] videblas
:kun la skulptaĵo fajna de l'[[Pietato Sidanta]]
:kaj freskoj surplafonaj en la [[Finjuĝa Kapelo]].<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.</ref>
 
== Notoj ==