Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 263 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
Dosiero:Colonnadeparkguell.jpg|Kolonaro
</gallery>
 
==Parko Güell kaj Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el [[Eŭropo]]. Jen kiel oni prezentas la Parkon Güell kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de [[Barcelono]]:
 
:Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
:gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
:dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
:-Ni nun ŝvebadas super la Barcelona grafurbo,
:kie alfingras nuben [[Sanktfamilia Preĝejo]],
:kun orgenblovaj turoj kaj [[Gŭejla parko]] fabela,
:pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
== Aliaj projektoj ==
158 396

redaktoj