Tebo (Egiptio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 56 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q101583)
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
Hodiaŭ ampleksa arkeologia loko troviĝas proksimume 900 km de [[Kairo]] sur ambaŭ bordoj de rivero [[Nilo]]. Sur la orienta bordo troviĝas nuntempa vilaĝo [[Karnako]] kaj urbo [[Luksoro]] kun restaĵoj de templaj kompleksoj de dio [[Amono]], en dezerto sur la okcidenta bordo de Nilo estas proksimume 8 km longa zono de [[nekropolo]]j kun tomboj kaj restaĵoj de postmortaj temploj (ekz. Dér el-Bahrí, Dér el-Medine, Dra Abůn-Naga kaj [[Valo de reĝoj]]).
 
==Aleksandrio en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venonta ĉiĉerono estas [[Akenatono]] kiu montras interesaĵojn el [[Afriko]] dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Aleksandrio:
 
{{citaĵo|:Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
:super Egipta grundo, la piramide roklarma.
:-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
:impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
:ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
:kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
:mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
:Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza [[Gizeo]].
:Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
:tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
:brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
:kaj la arkana [[Sfinkso]], alrigardanta nenien,
:saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
:Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
:-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
:kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
:el tiu de [[Luksoro]]; piemaj artokreaĵoj
:kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.</ref>}}
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 19 ⟶ 43:
* [[Tebo (Grekio)]]
* [[Tebaido (kristana ermitujo)]]
 
==Notoj==
<references/>
 
== Aliaj projektoj ==