Kartago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 81 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q6343)
Neniu resumo de redakto
Linio 186:
Gravaj ekleziaj aŭtoroj kiel [[Tertuliano]] kaj [[Cipriano]] laboris en Kartago, kaj profunde influis la estiĝantan kristanan Latinan literaturon. Samtempe plioftiĝis la [[persekutado]] de kristanismo, kaj Cipriano mortis [[martiro|martire]] en 258. Fine de la 4a jc [[Aŭgusteno de Hipono|Aŭgusteno]], kiu poste fariĝis la fama episkopo de [[Hipono]] studis en Kartago.
 
==Tunizio en Esperanto==
== Vidu ankaŭ ==
 
En Esperanto oni vidu en la unuaj du volumoj de [[Antologio latina|Antologio Latina]].
 
=== Proverbo ===
Ekzistas [[proverbo]] pri Kartago en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|''Ne en unu tago elkreskis Kartago.''}}
 
===[[Poemo de Utnoa]]===
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venonta ĉiĉerono estas [[Akenatono]] kiu montras interesaĵojn el [[Afriko]] dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando kun specifa mencio al Kartago:
 
{{citaĵo|:Mevecaj vojaĝantoj venas al Kabo Tuniza,
:kie Utnoa miras pri la kunfasko da urboj
:kun splendoraĵoj artaj. Kaj el diversaj epokoj
:li povas kontempladi, ĉar li ekstere troviĝas
:de la reala tempo. Jen la grandurbo [[Kartago]]
:dum masonaĵojn levas Siĥeamanta Didona,
:kun kiu li ekhaltas dumtempe teni babilon:
:en templo jen pentraĵoj pri la heroaj eventoj
:de l'ŝtorma Trojmilito, apud murego rokrufa.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.</ref>}}
 
== Vidu ankaŭ ==
 
== Referencoj ==