Abomejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektis sintakson (Kontrolu Vikipedion) per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
Ĝi estas tre fama pro la [[reĝaj palacoj de Abomejo]], kiuj staras tie kaj estas [[Monda Heredaĵo]] de [[UNESCO]].
 
==Abomejo en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venonta ĉiĉerono estas [[Akenatono]] kiu montras interesaĵojn el [[Afriko]] kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome [[Sunĝata Kejta]]; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:
 
{{citaĵo|:Ili nun flugas super la Dahomeja grandurbo,
:Abomej, kie staras la ĉefpalaco, loĝejo
:de reĝo Gezo: lin impresas bildara kroniko,
:homaj kaj bestfiguroj, en dimensio laŭesta,
:ĉizitaj sur la ligno, kupraj aŭ bronze muaraj,
:purformaj reliefoj pri l'historio popola.
:Utnoa plu raviĝas per maskvizaĝoj ebonaj,
:tamburoj, ringoj, dancoj; kaj nun rakontan eposon
:li aŭdas, kiun tra jarcentoj nur buŝe la bardoj
:recitos, dum foiroj, por placanaro korlule.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123-124.</ref>}}
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio: urboj de Benino]]