Nazka-linioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
La Nazka-liniojn malkovris pasaĝeroj de komercaj fluglinioj en la [[1920-aj jaroj]].
 
==Nazka-linioj en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue [[Akenatono]] kaj poste [[Sunĝata Kejta]] kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue [[Nezaŭhtezoma]] la ĉiĉerono mallonge aludas al la [[Nazka-linioj]] antaŭ paroli pri [[Tiaŭanako]]:
 
{{citaĵo|:Ambaŭ trans Nazkaj strekoj, la bestfigure liniaj,
:celas Tiaŭanakon, sur altebeno situan:
:-Jen Akapana Turo, kaj la platformo kolona
:de la Kalasasaja, kie Pordego de Suno
:elstaras ĉe la Puma-Punku kaj Reĝa Sidejo,
:kun bustoj monolitaj, migdalokule rigardaj.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127.</ref>}}
 
==Notoj==
<references/>
 
== Literaturo ==