Beringa Markolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q11769
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
Dum la [[glacia epoko|glaciaj epokoj]], la [[areo]] de la markolo estis [[terponto]] konata kiel ''Beringa Tera Ponto'' aŭ [[Beringio]].
 
==Beringio en Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue [[Akenatono]] kaj poste [[Sunĝata Kejta]] kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue [[Nezaŭhtezoma]] la ĉiĉerono kiu vidigas la historicivilizan gravon de [[Beringio]]:
 
{{citaĵo|:Nun ili venas norden al la markolo Beringa.
:Nezaŭhtezoma diras al la nomado klarige:
:-Laŭ tiu mallarĝejo iam popolo trapasos
:kaj ĝi fariĝos ponto por elmigrontoj Aziaj,
:tiel ke la loĝantoj de l'kontinento Duflama
:devenos de l'Nubronda, kun ili prae parencos
:kaj fondos civilizojn, kiuj profunde similos.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127-128.</ref>}}
 
{{projektoj|commonscat=Bering Strait}}