Petro la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
[[File:Young Peter the Great parsuna.jpg|thumb|left|Petro la Granda, dum infanaĝo]]
La ''strelci'' ebligis ke Sofia, nome la Miloslavski (la klano de Ivano) kaj ties aliancanoj, por insisti ke Petro kaj Ivano estu proklamitaj kunaj Caroj, kaj Ivano aklamita kiel plej aĝa. Sofia agis kiel regento dum la infanaĝo de la suverenoj kaj ekzercis la tutan povon. Por sep jaroj, ŝi regis kiel aŭtokrato. Oni faris grandan truon ĉe la dorso de la du-sida trono uzita de Ivano kaj Petro. Sofia sidis malantaŭ la trono kaj aŭskultis kiam Petro parolis kun la nobeloj, dum trudis informaron kaj respondojn al demandoj kaj problemoj. Tiu trono povas esti ankoraŭ vidata en la [[Kremla Armomuzeo]] en Moskvo.
 
Petro ne partikulare atentis ke aliaj regas en sia nomo. Li engaĝiĝis en tempopasigiloj kiaj ŝipkonstruado kaj navigado, same kiel ludi batalojn per sia ludila armeo. La patrino de Petro serĉis devigi lin adopti pli konvencian konduton, kaj aranĝis lian nupton kun [[Eŭdoksia Lopuĥina]] en 1689.<ref>{{cite book|title=A History of Russia|author=Riasanovsky, Nicholas|year=2000|publisher=Oxford: Oxford University Press|page=218}}</ref> La geedziĝo estis malsukcesa, kaj dek jarojn poste Petro devigis ŝin iĝi monaĥino kaj tiele li liberiĝis el tiu unio.
 
Ĉe la somero de 1689, Petro planis preni la povon el sia duon-fratino Sofia, kies pozicio estis malfortigita pro du malsukcesaj kampanjoj en [[Krimeo]]. Kiam ŝi eksciis tion, Sofia konspiris kun la estroj de la ''strelci'', kiuj kontinue levis malordon kaj diskonsenton. Petro, avertita de la ''strelci'', fuĝis nokte al la nepenetrebla monaĥejo de [[Troice-Sergijeva Lavra]]; tie li malrapide aligis sekvantojn kiu fidis, ke li venkos en la lukto por la povo. Ŝi estis eventuale elpovigita, kaj Petro la 1-a kaj Ivano la 5-a pluagante kiel kuncaroj. Petro devigis Sofia eniri en konventon, kie ŝi rezignis sian nomon kaj postenon kiel membro de la reĝa familio.
 
Ankoraŭ, Petro ne akiris faktan kontrolon super rusaj aferoj. La povo estis anstataŭ plenumita de lia patrino, Natalja Nariŝkina. Nur kiam Natalija mortiĝis en 1694 Petro iĝis sendependa suvereno.<ref>{{cite book|title=A History of Russia, sixth edition|author=Riasanovsky, Nicholas|year=2000|page=216}}</ref> Formale, Ivano la 5-a restis kiel kunreganto kun Petro, kvankam li estis senefika. Petro iĝis la ununura reganto kiam Ivano mortiĝis en 1696.
[[File:Peter benois.jpg|thumb|''Petro la Gramda meditante la ideon konstrui Sanktan Petersburgon borde de la [[Balta Maro]]'' de [[Alexandre Benois]], 1916]]
 
== Regado ==