Malnova Palaco (Florenco): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Malnova Palaco''' ([[itala lingvo|itale]]: '''''Palazzo Vecchio''''') estis la centro de la maleklezia potenco en [[Florenco]] de la 14-a jarcento. Komence ĝi nomiĝis '''''Palazzo della Signoria''''' (''Signoria'' nomiĝis la registaro de la respubliko Florenco), ĝis kiam la administrejo sub [[Kozimo la 1-a de Mediĉo|Kozimo la 1-a]] el la dinastio de la [[Mediĉoj]] translokiĝis en la [[Uffizi]].
== Konstruhistorio ==
La konstruo de la majestas domo komenciĝis en 1299, ses jarojn post kiam la gildoj ests transprenintaj la potencon. Post sia finkonstruo en [[1314]] la konstruaĵo loĝigis la [[parlamento]]n de la respubliko Florenco kaj proponis dormlokojn al la parlamentanoj. El tio ankaŭ klariĝas la defendpova karaktero de la arĥitekturo, kiu obeis la deziron de la kunvenintoj pri sekureco. Eĉ nun la malnova strukturo estas ekkonebla. En la malmultfenestra teretaĝo kunsidis la 300 membroj de la civitana konsilantaro. En la unua supra etaĝo renkontiĝis la „Konsilantaro de la Cent“, kaj en la dua supra etaĝo troviĝis la loĝo- kaj oficoĉambroj.
 
La turo kun sia klarkontureco decide kunstampis la silueton de la urbo. Ĝi altas 94 metrojn kaj nomiĝas honore al sia konstruinto „Arnolfo-Turo“ - komence tamen ĝi nomiĝis »''Torre Faraboschi''« (Toman, p. 31). La turo superpendas per sia flanko turnita al la ''Piazza della Signoria'' proksimume unu metron, ĉar ĝi staras rekte sur la antaŭstara murdenta etaĝo de la palaco. Ĝia masiva kerno tamen transiras la konstruaĵofronton tutplene (pro tio la blindfenestroj supre de la turo). Tiu ĉi tipa formo de toskana civitopalaco devenas de la baza formo de la gentoturoj, la ''casa-torre'', la turdomoj (Duby, p. 463: ''„La burĝaj palacoj de la toskanaj urboj [...] estis fakte nenio alia ol romiaj domoj kun internaj kortoj, kiuj estis ŝanĝiĝintaj en fortikaĵojn kaj strebis per siaj turoj en kapturnajn altecojn.“'').
 
Modelo por ci tiu florenca oficpalaco estas la ''Palazzo dei Priori'' de [[Volterra]], ekkonstruita jam en 1208, kaj la imperiestra kastelo en [[Prato]], konstruita inter 1238 kaj 1249. De ĉi tiu Malnova Palaco deduktiĝas la baza formo de la pli postaj urbaj nobelopalacoj kiel ekzemple la Palaco Mediĉo. La monumenta karaktero de ĉi tiu domo, la fasadoj eksteren efikantaj kiel fermitaj kaj kelkaj arĥitekturaj detaloj, ekzemple la etaĝostrukturado per mallarĝaj [[kornico (arĥitekturo)|kornicostrioj]] revenis en la nobela palacokonstruo (Zimmermanns, p. 58). Tiu ĉi giganta urbobastiono ne hazarde aspektas kiel fortikaĵo. Ĝi servis laste sed ne balaste al la protekto de la urbaj regantoj kontraŭ atakoj de ribelemaj familiaj gentoj aŭ de kolerega popolamaso.
 
[[Duko]] [[Kozimo la 1-a de Mediĉo|Kozimo la 1-a]] faris en 1540/41 la Malnovan Palacon palaco de sia regeco. Li amplekse igis alikonstrui aŭ novigi. Inter alie la Salono de la Kvincent estis elkonstruata kiel aŭdiencosalono, kaj multaj apartamentoj estis novkonstruataj respektive aliformataj. Realigantaj artistoj estis unue Baccio Bandinelli kaj Giovanni dell'Opera, poste [[Giorgio Vasari]] kun Livio Agresti kaj Giovanni Stradano.
== Salono de la Kvincent ==
 
== La ''studiolo'' ==
[[dosiero:Rathaus Fürth DSCF6525.jpg|eta|Urbodomo de [[Fürth]]]]